Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Disonanco - de Jorge Camacho

Arkivita sub: Poezio, Bildoj — nicola je la 19a kaj 55, la 9an de Aŭgusto, 2008

Disonanco

Unu plian aŭguston, jen la fars’ olimpika,

dum minora milito eksplodas en Kaŭkazo,

tro for de la pekinaj rekordoj kaj eventoj,

de Hu, de Bush, de Putin, de ĉiuj potenculoj.

La pafoj kaj bombardoj, la mortoj kaj la sango

de sud- kaj nord-osetoj, de rusoj kaj kartveloj,

neniun interesas, neniun mobilizas

en brava nova mondo da televiziuloj.

Nur sporton, eĉ sen pano! Bataloj mem akordas

kun buntaj flagoj, himnoj, kun venkoj kaj medaloj,

rekvizitoj de l’ plaĉa spektaklo olimpika.

(Se mankas al vi verso, silaboj, rimoj,

serĉu ilin en Moskvo aŭ sur la mont’ Parnaso.)

Madrido, 9.8.2008

Kun la afabla permeso de la aŭtoro.

120 jaroj de Esperanto: 120 jaroj da interkompreniĝo kaj paco

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 20a kaj 22, la 19an de Januaro, 2007

31ª Internacia Junulara Festivalo

de la 5ª ĝis la 10ª de Aprilo 2007 - Lignano Sabbiadoro (UD), Italio

En julio 1887, doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof publikigis ruslingve la unuan gramatikon de la “Lingvo Internacia”, poste historie konata kiel “Esperanto”. La ideo pri paco kaj komunikado inter popoloj troviĝas en la kerno de la historio de tiu ĉi lingvo. Fakte, ĝuste ĉar Zamenhof travivis la konstantan konfliktan situacion interetnan en sia naskiĝurbo, Bialistoko, li konsciis pri la problemo kaj graveco de interkultura kompreniĝo cele pacodisvastigon.
En 2007 okazos la 120a datreveno de tiu evento. Nia celo estas prezenti al vi la samajn principojn de toleremo kaj paco kiuj inspiris Zamenhof kaj aliajn. La interkultura komunikado kaj la porpaca edukiĝo estas en la hodiaŭa mondo fundamenta. La internacian scenejon karakterizas gravaj malstabilecoj, militoj kaj tensioj. Eŭropnivele, per akcepto en la EU de novaj ŝtatoj, paŝo antaŭen estos farita por la paco kaj interkompreniĝo en tiu kompleksa kaj delikata mozaiko el kulturoj kaj popoloj, kie grave rolis etnaj kaj lingvaj minoritatoj; sed ne nur lokaj minoritatoj, sed ankaŭ tiuj el ĵusa migrado, venintaj el mondlokoj kies kulturo kaj radikoj ege diversas el tiuj eŭropaj.
Ĝuste pro tio ni elektis la regionon Friulo-Venecion Julian: ĝi reprezentas idealan scenejon, kulturan vojkruciĝon inter la areoj latina, slava kaj ĝermana; ĝi estas regiono el minoritatoj (friula kaj slovena), el elmigrintoj kaj laste el enmigrintoj.

Ni atendas vin!

Pri nia unua pacbatalanto

Arkivita sub: Pensoj — nicola je la 02a kaj 48, la 30an de Decembro, 2006

el s.c.e.

Estimataj Gesinjoroj, mi sendas al vi aldonitan artikolon el revuo “Przekrój” senditan al mi far sociologo sinjoro Zbigniew Galor rilate al esperantaj disaŭdigoj kune kun tradukita de mi teksto en Esperanton. Kun sinceraj Novjaraj Deziroj -Edward

Edward Jaśkiewicz
======================

Zamenhof foriru en Madagaskaron

Li estis kandidato al Nobel-Pacpremiito. Bjalistoko estis lia familia urbo. En aĝo de 10 jaroj antaŭ longa tempo ol li iĝis okulkuracisto kun viena diplomo, li verkis dramon “Babelturo, kiu respegulis bialistokan tragedion en 5 aktoj.

Kaj kvankam li poste estis kuracanta vidkapablojn kaj okulmalsanojn, do plej grava por li estis – dum lia tuta vivo – lingvo kaj revo pri interhoma kompreniĝo. La laboron pri agado de sia vivo li komencis jam en mezlernejo. En 1885 jaro la projekto nomata nun lingvo Esperanto estis alpreninta decidforme.
(Plulegu)

Okaze de la Zamenhof-tago

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio, Ideoj — nicola je la 12a kaj 41, la 15an de Decembro, 2006

Hodiaŭ dum en la tuta mondo, la esperantistaj kluboj kantas la himnon, ni afiŝas ĉi tie la saman himnon sed en alia artefarita lingvo: la Kelarta, kiun parolas nur ties kreinto (Riccardo Venturi) kaj verŝajne ankaŭ lia kunulino.

TO ARVIS

Du to lŭn stakvā mōzadūr năv,
păr to lŭn gī ektipăs triglăv;
ap to trēināi nă vănd kremtig
lo trē go ek nit du nit gī.
Du to gilŏd gedrŭly nă hēm
nă to gŭm durāg to gēm:
lo la to lŭn in istruhăl ayētŏr
harmonīyan sankăt părpŏr.

Sŭn to flyūgāi sankăt n’Arvis
to istruhtārāi nă plen sŭndaris’
go frēke kardāră to deisināi
in părrhīu, nă to arvisūrusāi.
Glăv’ hektă to mūnāi nă miedlo
tăr to kănd yāutnāi ingeto
go kurullsyă to agnavāi anghŭny
păr to fel sankăt gedehŭny.

Ap to bāzis nă tūd năyudrig
tărkapūrus in to vet anīyig
hĕs to yāutnāi eksyedursyă
in eno syēb māg insyedŭlesyă.
Năkanăssă nān sŭnirgdārāi
in to peget nă plen ingertārāi
peis syevĭrsye to ren hovigīz
na to gŭm păr to dān ayēvig.

Deziro - de Jorge Camacho

Arkivita sub: Poezio, Pensoj — nicola je la 02a kaj 48, la 14an de Decembro, 2006

Deseo

Entre otros, deseo la pronta muerte
de Reagan, Thatcher, Bush (padre e hijo),
del papa Wojtyla, Sharon, Pinochet
y del vecino del segundo.
¿Pecado?:
etimológicamente, desear significa
esperar de las estrellas.

Deziro

Inter aliaj, mi deziras la baldaŭan morton
de Reagan, Thatcher, Bush (patro kaj filo),
de papo Wojtyla, Ŝaron, Pinochet
kaj de l’’ najbaro de la dua etaĝo.
Ĉu peko?:
etimologie, deziri signifas
atendi de la steloj.

Bedaŭrinde morto trafis Pinochet’on antaŭ ol justaj verdikto kaj puno. Ĉiel ajn, krom en la okuloj de kunkulpaj pinoĉetistoj, la tuta mondo rigardas lin krimulo. Koncerne mian poemeton, iom post iom metabolo pereigas tiujn kanajlojn: tamen mankas multaj nomoj en ĉi privata dezirlisto, ekzemple tiuj de Castro, Putin, Kissinger…

Jorge Camacho

Por Pola Radio

Arkivita sub: gazetaraj komunikoj de uea — nicola je la 15a kaj 09, la 22an de Novembro, 2006

=======================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 248
2006-11-22
=======================

PREZIDANTO DE UEA ALVOKAS LA ŜTATPREZIDANTON POR LA ESPERANTO-ELSENDOJ

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, turnis sin al la pola ŝtatprezidanto pledante por la daŭrigo de la elsendoj en Esperanto de Pola Radio. Pli frue prezidanto Corsetti jam skribis al la pola ministrino pri eksterlandaj aferoj kaj al la direktoro de Pola Radio. Ni publikigas ĉi-sube tradukon de la pollingva letero.

—–

Estimata Sinjoro Ŝtat-prezidanto,

mi skribas al vi, kiel al la plej alta instanco en Pollando, pri afero eble ne plej grava inter viaj tutŝtataj problemoj, sed kiu malhavigus al Pollando valoran internacian informan rimedon, kaj povus eĉ kaŭzi damaĝon.
Malgraŭ tio, ke vi mem skribis ( en www.polskieradio.pl/polonia/eo) ke vi alte taksas la laboron de la eksterlandaj programoj de Pola Radio: ” Honoran patronecon de la Prezidanto de Pola Respubliko super la solenaĵoj de la 70-jariĝo de Radio Polonia mi transprenis kun profunda konvinko pri granda signifo de la misio, kiun plenumas ĉi tiu meritiĝinta institucio”, ŝajne oni povus intenci forigi la dissendojn de Pola Radio en Esperanto, unu el la plej aŭskultataj dissendoj laŭ la statistiko de la korespondaĵoj de la aŭskultantoj. Eventuala ĉesigo de la Esperantaj dissendoj de Radio Polonia povus esti interpretata kiel paŝo kontraŭ la libera esprimebleco kaj ankaŭ oni povus mise kompreni tiun decidon pro la juddeveno de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, konsiderata granda filo de Pollando kaj rekonata de Unesko kiel personeco de la homaro.
Ĉi tiuj dissendoj produktas al Pollando multajn amikojn tra la mondo, ankaŭ ĉar Esperanto kaj Pollando estas ligitaj en la menso de la ĝenerala publiko en granda parto de la mondo. La forigo de la Esperantaj elsendoj estus perdo ne nur por la esperantistoj, sed ankaŭ por Pollando mem. Kiel vjetnamoj, japanoj aŭ usonanoj, por ne paroli pri pli proksimaj eŭropanoj, povas ricevi taŭgajn informojn pri Pollando? Des pli en la epoko de tutmondiĝo de la radioelsendoj per la reto! Pollando montriĝis avangarda, kiam ĝi kreis tiujn elsendojn. Nun, dum ĝi havas pli kaj pli da ligoj kun eksterlando kaj integriĝas en Eŭropa Unio, ĝi povus survoji al paŝo malantaŭen. Por la tutmonda esperantistaro la ĉeso de la Esperantlingvaj elsendoj de Varsovio estas neimagebla, ĉar al nia movado apartenas homoj de opini-kreaj medioj (universitataj profesoroj, politikistoj, ĵurnalistoj, verkistoj kaj aliaj intelektuloj, eĉ Nobel-premiitoj), kiuj malgraŭ la profesiaj kaj sociaj taskoj regule sekvas la elsendojn kaj utiligas ilian enhavon por siaj laborceloj, ĉar oni kopias tiujn dissendojn kaj utiligas ilin en kursoj de Esperanto aŭ eĉ en dissendoj de aliaj radiaj stacioj, ktp.
Krome, sinjoro Prezidanto, nia Asocio estis jam traktanta i.a. kun polaj esperantistoj kaj instancoj pri aranĝado de la ĉiujara monda kongreso de esperantistoj ĝuste en Pollando en la jaro 2009-a, 150-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Ni ankoraŭ ne faris definitivan decidon. Sed estas evidenta afero, ke la plua aŭdigado de la elsendoj en la antaŭjubilea periodo havigus al Pollando pliajn amikojn kaj instigus al la partopreno en la jubileaj aranĝoj kaj aliaj konferencoj kaj kunvenoj kun la jubileo ligitaj.
Ni certas, ke vi scios influi la kompetentajn instancojn, por ke oni evitu ĝuste nun senutilajn problemojn povantajn negative influi je la bildo de Pollando en la mondo kaj movojn, kiuj povus endanĝerigi la okazigon de la monda kongreso de esperantistoj (proksimume 3000 partoprenantoj) en Pollando en la jaro 2009-a.
Mi fidas je via juĝo kaj restas je dispono por pliaj informoj al viaj oficejoj kaj eventuale eĉ por vizito al ili por klarigi persone la situacion.

Estimata Sinjoro Prezidanto!
La tutmonda esperantistaro - pro la amika sinteno al la patrujo de Zamenhof - tre atente sekvis la evoluon de Pollando en la lastaj jardekoj kaj des pli nun, kiam Pollando pli kaj pli intime kunlaboras kadre de Eŭropa Unio. En ĉio ĉi gravan rolon ludis kaj ludas rapida, findinda kaj bona inform-fluo. Tion certigas ĉiam plej efike radioelsendoj. Tial - en la nomo de la estraro de UEA kaj en la nomo de multnombraj amikoj de Pollando en la mondo - mi turnas min al vi, Sinjoro Prezidanto, kun la peto pri daŭra subteno de la Esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio.

Respektoplene
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

11.09.2001

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 07a kaj 00, la 16an de Septembro, 2006

 11.09.2001

Iu neeblaĵo nin obsedas.
Vi enspiru – la aer’ malmolas.
Preĝu pri l’ mortintoj, se vi kredas.
Preĝu, eĉ se kredi vi ne volas.

Skuas vian menson boraj tintoj.
Sciu – tion homoj mem procedis.
Klinu vin kaj preĝu pri l’mortintoj,
eĉ se vi neniam Dion kredis.

Vi ne pensu, kiu kiun venĝu.
Sekvu per rigard’ betulfolion.
Preĝu pri l’mortintoj, simple preĝu.
Ja vi kredas. Nu, almenaŭ ion.

Grigorij Arosev 

Eklogo pri Dafni

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 04a kaj 18, la 14an de Septembro, 2006

Eklogo pri Dafni

Titir:
Atir, kial vi ploradas inter viaj genuoj nudaj?
Vidu supren, la ĉielo hele lazuras kaj la maro
nin invitas plene ĝui, kial vi ploras knabe kaŭre?

Atir:
Titir, mortis nia Dafni, kiam ankoraŭ ni kantadis
liajn versojn epopeajn kune ĉe la rando rivera.
Mi kun Mopso kaj Menalko estis defiantaj Aminton
vice kanti plejmodule kaj ni trovis sunon malgraŭ
la mallumo. L’ arboŝelo freŝis je niaj dediĉaj versoj
al Poeto kiu amis la racion kaj kredis pri la
bona volo de l’ homaro, kiam abrupte ni ekaŭdis
la singultojn de Erato, Kaliopo, Euterpo tristaj.
Ili ploris ĉar ekblovis la mistralo: nur misaŭguron
povis porti vintra vento fine de l’ somero. Aŭtuno
kovris frue Arkadion: versmoduli ne plu ni povis.
Venis Febo kun la nimfoj, kaj la vento ĉesis vivi.
Sur la brakoj de la dio kuŝis la korpo de l’ Poeto.
Apolono kriis larme
“Ĉesu ĉiuj ventoj de l’ nordo,
malaperu lumaj steloj, kaj silentu la homa voĉo.
Dionizo devas scii, ke li ĵus perdis satiruson
sed ke mia monto gajnis tiel vervan novan spiriton.
Ho, vekiĝu Helikono, ke l’ sunĉaro anoncu l’ tagon
ĉar nun vivas senmortulo!”
Titir, mi ne ploras pro l’ morto,
ploras mi pri la homaro kiu neniam lin aŭskultis.

Titir:
Atir, estas via tasko dismoduli flute la versojn
instruantajn kreski vive, por ke infano iĝu saĝa
plenkreskulo vivamanta. Atir, ekstaru kaj min sekvu,
ni skribadu sur la rokojn de Helenio firminsiste:

“Ruben min generis, Skotoj rabis min, Apolon’ min havas
kantis mi pri l’ ras’ infana, amo, libero kaj la splen’.”
Nicola Ruggiero

La paco eblas

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio, Bildoj, poemaro por paco — nicola je la 15a kaj 46, la 13an de Septembro, 2006

Saluton, ho Poeto!

William Auld

La paco eblas 

Ĉi norda lando skuas sin vekiĝe
post vintra dormo, kaj la kulturistoj
surpaŝas kampojn vigle kaj feliĉe.
Jam semoj ĝermas kaj fermentas gistoj.
Fekundas nia mond’ printemposojle:
kio minacas lupe kaj orgojle?

Kia sovaĝo, kia pratribismo
impulsas homojn al perforto krima,
riski pri homfarita kataklismo,
paradi por timigo misanima?
Kio valoras pli ol kampaniloj,
trankvilaj gregoj, beboj en luliloj?

Kiel ni povas gvidi nian sorton?
Per amo aŭ malamo. Ni elektas:
mergiĝi en akordon aŭ en hordon;
la iron la unua paŝ’ direktas.
Do iru ni en neskuebla fido,
ke am’ pli fortas ol milita strido.

Rifuzu ni malamon interhoman,
malindajn prainstinktojn ni forĵetu!
Pacopostulon faru ni, tioman
ke homoj tra la mondo ĝin ripetu!
Ni fine pruvu, ke pacemaj fortoj
pli multenombras ol militkohortoj!

Per la komuna lingvo ni peradu
komunajn sentojn pri la homfatalo,
tiel ke nia unuec’ persvadu
gefratojn tra la mondo pri l’ realo
de l’ paca vojo al la ĝusta celo:
militon for, kunvivo en tolero.

William Auld
6-sep-1924 - 11-sep-2006

Homo

Arkivita sub: Aforismoj — nicola je la 07a kaj 24, la 4an de Septembro, 2006

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

L.L.Zamenhof
La sekva paĝo »