Jen
Jen ambicia projekto: skui la publikan opinion, konstante frapante la monton granitan t.e. “akcepti ĉion, ĉar ni ne povas ŝanĝi la mondon”.
Verŝajne ankaŭ la unua homo kiu atingis la pinton de monto Everest jam aŭdis antaŭe “vi neniam atingos la pinton, ĝi estas tro alta por la homo”. Kaj jen nia ambicio, ni volas atingi pinton nevideblan: komprenigi al homoj per poezio, prozo, pensoj, raportoj, ideoj, bildoj kaj plu, ke paco eblas, ekvekante ĝian deziron unue en ni mem.
Mi ne timas aperi naiva. Verŝajne, kial ne, ankaŭ Marjorie Boulton ne timis tion, dum ŝi verkis tiun ĉi poemon:
Por paco
Jen mia propono.
Sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ni tuŝos vian konsciencon.Ne post imponaj fasadoj,
kun ĵurnalistoj en balkono:
aranĝu ĝin ĉe akuŝhospitalo.
Morgaŭ ni legos en ĵurnalo:“Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias,
ke homa vivo kostas iom pli
ol ŝtatestroj kutime opinias.”Jen pacpropon’ de ordinara mi.
El: Eroj, La Laguna Stafeto, 1959, p.89
sanon kaj pacon,
Nicola