Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Kies la Luno?

Arkivita sub: Poezio — massimo je la 20a kaj 47, la 21an de Novembro, 2005

Vi trapikis ĝin per via standardo
sed ne estas via, la blankega Luno,
brilas sur viaj McDonald’s,
sur la militaj bazoj kaj sur la aviadilaj ŝipoj,
atavisma okulo, paciencema juĝisto,
ĝi radias la nokton kaj la oceanojn,
ĝi regas la akvojn
sen la linioj de la atlaso,
ĝia lumo estas malvarma kaj malproksima
reflekso de nuklea fajro,
ĝiaj montoj sen vento
ne subtenas la akrajn sonojn
de via infekta idiomo.

Massimo Acciai

1 komento »

2

Komento de Cezar

la 21an de Novembro, 2005 @ la 22a kaj 27

Kara,

saluton al vi. Tre interesa teksto. Bonvenonen nia rondo:)

Kore, Cez!

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>