kontribuo de Valentin Melnikov
Kara kolego,
mi aprobas k subtenas vian iniciaton.
Cxi-kune mi sendas kelkajn miajn tradukojn de kontraumilitaj poemoj, vi povas libere uzi.
La originaloj aperis en 1970-aj jaroj.-
Amike - Valentin Melnikov
Mi publike dankas Valentin Melnikov pro lia kontribuo kion mi enretigos iom post iom. Jen la unua:
Robert Roĵdestvenskij
MULTAS NI
Multas – homoj – ni en nia mondo.
Pense rompas kapon la geni’:
en ĉi vivo, en la viva rondo
nun freneze plimultiĝis ni!Batas la eksplod’ demografia,
kaj rompiĝas mara bord-lini’.
Urboj ŝvelas, kvazaŭ puso fia.
Tre multegas, tro multegas ni!Multas ni. (Saĝulo laŭdas bombon.)
Multas ni. (Ondaron tranĉas ŝip’.)
Multas!.. Tamen certe homa nombro
ne sufiĉos por milit-disip’.
El la rusa tradukis Valentin Melnikov