Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

La nigrigita mevo

Arkivita sub: Poezio — Cezar je la 10a kaj 33, la 23an de Novembro, 2005

birdomortado

Keyhan Sayadpour

*La nigrigita mevo*

- Mi estas:

Nigrigita mevo,
Viktimo de l’ fi-revo,
Kaj de l’ region-krevo,
Ĉu defenda devo?

- Mi estis:

Birdo neĝkolora,

Sur marbordo ora,
Pacemulo elkora,
De l’ politiko fora.

- Min nigrigis:

Petrol-tuba rompo,
Malica trompo,
La fumo de l’ pompo,
La minaco de l’ maskradbombo.

- Mi vidis:

Okupantaran feston,
Fremdarmean ĉeeston,
Armilan provteston,
La dezertan tempeston (1).

- Mi atentigas ke:

La teron skui,
Ĉion detrui,
Morton ĝui,
Kiel rekonstrui?

- Mi aŭdis:

Ŝprucantan petrolputon,
Ies diskuton,
Alies malmuton,
La vanan tuton.

- Min mirigas:

La petrol-milito,
Orgojla kreito,
Eksplodo de dinamito,
Kies profito?

- Mi rakontas pri la:

Ligo inter ŝtatoj,
Plene armitaj soldatoj,
Bombo-riĉaj Virkatoj(2),
Malfeliĉaj atakatoj.

-Min maltrankviligas:

Misilo-donaco,
Pro misilminaco,
Ĉiama malpaco,
Ĉu ekzistas kuraco?

- Min impresis:

Konscienca malforto,
Fortula komforto,
Malfortula morto,
Kiom mizera sorto!

- Min suferigas:

Neniiĝo de ĉio,
Kaj de l’ petrol-industrio,
Mort-ceremonio,
Ĉu nova Vjetnamio?

- Mi pensas pri:

La homaj rajtoj,
Kies rajtoj?
Sub bombardantaj kajtoj(3),
Ĉu estos futuraj Kuvajtoj?

Aperis en “Irana Esperantisto”, Jaro 2, n-ro 4, somero 2003, pagxo 12.

1- ‘La dezerta tempesto’ estis la nomo de la milito.
2- Usona milita flugilo.
3- Temas pri flugiloj.

Antaŭ kelkaj jaroj, Irako okupis Kuvajton kaj poste Usono kaj kelkaj aliaj
ŝtatoj atakis Irakon. Dum la milito, la petrolo malpurigis akvon. En la
televidaj kanaloj oni montris birdojn malpurigitajn je petrolo. Tiu sceno
impresis min verki jenan poeziaĵon. Nuntempe kiam Usono refoje atakis
Irakon malgraŭ tutmondaj kontraŭstaroj, ŝajne estas bona okazo prezenti
ĝin. Keyhan Sayadpour

Rimarko: La tekston sendis Keyhan Sayadpour al la listo “esperantopoezio“, en kiu kelkaj esperantistoj estas aktivaj, kiuj kunlaboras ankaŭ en tiu ĉi listo. Li estas membro. Ne hezitu aliĝi al ni, se vi kiel poeziemulo ŝatas amikecan rondon de pacemaj poetoj kaj poeziemuloj. (Cez)

1 komento »

13

Komento de blazioelhungario

la 27an de Novembro, 2005 @ la 12a kaj 02

Kara Keyhan Sayadpour,

dankon al vi pro la lauforme kaj lauxenhave bela poemo, vekanta konsciencon kaj akriganta konscion.

Blazio

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

You must be logged in to post a comment.