Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Ĉu vi pentas?

Arkivita sub: Kanzonoj — nicola je la 07a kaj 00, la 24an de Novembro, 2005

Ĝin kantas Persone.

Ĉu vi pentas?

muziko & teksto: Borje

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la rekrutad’ vi ja vere vervis
Tiam pensis vi “mi fariĝos viro”
Rampis kun fier’ tra la kot’ kaj ŝmiro
Ho! kia malbonŝanc’ startas nun milito
Ĉu surpriziĝas vi? Ha, kia hipokrito!
Nun pafas vi al land’ kie vi jam estis
Jes, vi vizitis ĝin, kaj vi tie festis en la I.J.K.

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la bombatak’ vi ja vere nervis
Nun malamikarme’ venas kun impeto
Saltu el la fosaĵ’ levu bajoneton
Fimalamiksoldat’ frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K.

3 Komentoj »

3

Komento de Felicx

la 24an de Novembro, 2005 @ la 22a kaj 08

Laŭ mi la plej bela politika kanzono de Persone. Kiam mi aŭdas ĝin, mia haŭto reagas kiel en frosto, precipe dum “en la IJK”.

4

Komento de nicola

la 24an de Novembro, 2005 @ la 22a kaj 13

Mi ne scias, kiam Borje verkis tion, sed kiam mi aŭdis unuafoje ĝin per Radio Esperanto tiam mia memoro iris al la milito en Bosnio, LA milito en mia infana mondvido…

5

Komento de Bertilo

la 25an de Novembro, 2005 @ la 02a kaj 19

Nicola:

Mi ne scias, kiam Borje verkis tion

Laŭ mia memoro li verkis tiun tekston en 1986, eble pli frue, sed certe ne pli malfrue. La muziko tamen estas iom pli malnova, ĉar ĝi unue estis instrumenta peco (de alia bando!).

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

XHTML: You can use these tags: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>