Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Pentopoemeto aŭtobusa, numero 106

Arkivita sub: Poezio — blazioelhungario je la 22a kaj 30, la 25an de Novembro, 2005

BlazIo VAHA n.s. WACHA

Pentopoemeto
aŭtobusa,
numero 106

Trinkante kafon nigran,
jen, ŝlimon nafte nigran
mi preteratentis.

Spektante maskeradon
Espan, mi masakradon
jen pretervidis.

Absorbas min vortoj.
Blindiĝas pri sorto
forula, mi, ofte.

Kriu do laŭte,
mi aŭdu kaj haŭte
sentu, malsofte.

Glosoj:

aŭtobusa, ĉi tie: verkata en aŭtobuso
numero 106: eble mi havas 105 aliajn poemetojn melankoliajn, kun pento.
Eble ne. Mia buso allaboreja estas: numero 106.

7 Komentoj »

6

Komento de Cezar

la 25an de Novembro, 2005 @ la 22a kaj 44

Kara,

melankolio eble estas la vojo morti estetike, belmaniere, kvazaŭ kiel cigno, kiu laŭ iuj onidiroj kantas antaŭ ol ĝi pereas. Melankolia morto tamen povas daŭi multajn jarojn:), tion je vi trankviliĝo:)

Amike, Cez!

Ĉu krioj estas programo por veki melankoliajn homojn? Mi dubas pri tio. Ili retiriĝas tuj en siajn princajn konkojn, klakigas pluvombrelon kontrau fiaj vortoj kaj nebuliĝas… tiel, ke oni tute ne plu povas kapti ilin…

7

Komento de Cezar

la 25an de Novembro, 2005 @ la 22a kaj 45

Kara,

mi mem estas sufiĉe ofte melankolia, tial mi rajtas diri tion…

Amike, Cez!

8

Komento de blazioelhungario

la 25an de Novembro, 2005 @ la 22a kaj 47

Komentas mian tekston mi mem (Blazio Vaha). Gxi estas reago je kelkaj strofoj de la poemo de Keyhan Sayadpour *La nigrigita mevo*

Jen gxia komenco:

- Mi estas:

Nigrigita mevo,
Viktimo de l’ fi-revo,
Kaj de l’ region-krevo,
Ĉu defenda devo?

- Mi estis:

Birdo neĝkolora,

Sur marbordo ora,
Pacemulo elkora,
De l’ politiko fora.

- Min nigrigis:

Petrol-tuba rompo,
Malica trompo,
La fumo de l’ pompo

9

Komento de blazioelhungario

la 25an de Novembro, 2005 @ la 22a kaj 56

Laux komento de Cez, oni legas notojn kaj glosojn (aux
cxu nur Cez’?)

BlazIo

10

Komento de Cezar

la 26an de Novembro, 2005 @ la 00a kaj 20

Kara,

jes, mi scias, ke tio estas reago al li, dankon pro via rimarko pri “subigitaj kaj subigintaj” en la Travenaĵo, mi jam ŝanĝis tion, ĉu nur vi legas tiujn tekstojn, ke nur vi korektas ilin:)??

PS: Pirho venkis kaj venkis kaj venkis….sed la prezo estis tro alta… la vero estas, ke la venkintoj estas la malvenkintoj, ili estas la plej stultaj, havas malplej da humaneco, cxiu simpla homo, kiu amas sian edzinon au sian edzon estas pli bona ol ili, kiom ajn da venkoj la venkuloj povas noti. Venkantoj ne impresas min, mi tute ne ŝatas ŝakon! Min impresas, se iu al iu iel helpas sen pensi pri la rekompenco. Multaj tielnomataj simplaj homoj agas tiel. Tio estas granda - por mi! Jesuo diris, por kio servus al mi la tuta mondo, se mi perdus pro gxi mian animon, iel tiel li diris… Satano volis meti la la tutan mondon je liaj piedoj, cxu? Sed por kio tauxgu tia satana mondo, se sur gxi kusxas la montoj de mortigitoj, de murditoj, de viktimoj de atombomboj…cxu? Kiaj venkoj tiaj estas? Venkoj povas esti nur venkoj de la homaro, ne tiuj de kelkaj egoistoj, kiuj estas obseditaj de abstraktaj papersxirajxoj - de la rigardo al siaj kontoeltirajxoj.

Kore, Cez!

11

Komento de blazioelhungario

la 27an de Novembro, 2005 @ la 05a kaj 25

Kara Nicola,

verdire, mi ne scias, kion celas la titolo de la rubriko “Novajxoj”. Cxu nun mi devus forigi aux
reloki mian Pentopoemeton? Ja du-tri tagoj post gxia prezento jam estas pasintaj. - Blazio

12

Komento de Nicola

la 27an de Novembro, 2005 @ la 11a kaj 22

Kara Blazio,
efektive mi devus skribi etan klarigon pri ĉiu kategorio. Per “Novaĵoj” mi celas novaĵojn en la ttt-eja aspekto, program-enhavo kaj ĝisdatigoj ĝenerale. Nun mi metos vian afiŝon sub “Poezio” ;-)

sanon kaj pacon
Nicola

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

You must be logged in to post a comment.