Ratoj
Ratoj
Jen la nacio ratigita,
de la ĉefrato rajtigita
profitocele homojn murdi,
kaj laŭte gurdi
pri l’ sankta devo akapara.
ĉu de l’ eksplodoj fum’ senklara
la historion jam forvoras?
Ja mi memoras
rakontojn de l’ amata panjo,-
kiu sub bomboj kaj sen pano
sukcesis trovi fuĝan savon,-
sed mian avon
kaj la onklinon-belulinon
batpelis en la gasmaŝinon
konvinkoplene ĉionrajtaj
aliaj ratoj.
Do, ĉu mi kredu sendemande
al la blekantaj propagande
kaj gazetaro kaj etero?
ĉu estas vero,
ke por la pun’ de l’ homo fia,
ankaŭ por mi malsimpatia,
necesas murdi milojn multajn -
tute senkulpajn?!
Militsukceso ebriigas,
la sangavidon sang’ malligas,
kaj eĉ kunulo aŭ konato
fariĝas rato.
Vekiĝas svaga sangavido,
aŭ volo venĝi ĉe la vido,
ke mortas kun la lasta ŝriko
batalamiko.
Ho, etracia subtenanto
de murdoj en la fora lando, -
vin, kiu fakte tion puŝas,
milit’ ne tuŝas.
Sed ĉu vi certas, ke l’ rataro
post ia nova avataro
ne venos sub alia nomo
al via domo?
Bruna ŝtono, 23.03. 2003