K. Kaloĉaj: Balado pri la atombombo

Balado pri la atombombo
de K. KALOCSAY
aperis en Literatura Mondo, 1947, p. 9
Hip, hura, jen la atombombo.
La mortigilo sen rival’!
La kompatinda packolombo
Baraktas en danĝer’ de fal’.
Jen, eblas por la mondbatal’
Disliberigi la fantomojn,
Ĝis plenumiĝos la fatal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.
Jam morte putras, sed al tombo
Ne volas fali Kapital’.
Ĝi vivon maskas kun aplombo
En mortodanca bakhanal’.
Jen, homoj, al vi sangpokal’,
Elsorbu el ĝi la aromojn,
Ĝis la festenon finos knal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.
Ĉu helpus do la hekatombo,
La pluv’ de fajro kaj de ŝtal’,
La granda landbalaa trombo
Al estroj de la mon-ĝangal’?
Ne! Sed por savi de skandal’
La bankrotkapajn ekonomojn,
Necesas io! Nur detal’:
Se l’ Ter’ solviĝos en atomojn.
Princoj de l’ Mono! Ĉi regal’
Ne logos al vi plu la homojn,
Sed sub vi vere, jen final’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.
El la kolekto de Don Harlow
Blazio Vaha trovis kaj sendis ĝin al la listo “esperantopoezio”