Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Kiel tion afiŝi?

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio — blazioelhungario je la 11a kaj 26, la 21an de Novembro, 2005

BLAZIO
VAHA n.s. WACHA

KIEL TION AFIŜI?

Gejunuloj
ja amliton
al milito
certe preferas.

Homoj!
Ofendadu vin vorte,
se vi atakemas forte!

Bataloj restu
ekranaj, vortaj, vebaj!

Bebaj masakroj, ĉiusencaj,
FORGESIĜU!

La interna ideo de E-o estas la paco

Arkivita sub: Poezio — Cezar je la 09a kaj 46, la 21an de Novembro, 2005

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Himno de la Esperantistoj

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l’ espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.

***

Militrespubliko

Arkivita sub: Poezio — Cezar je la 17a kaj 26, la 19an de Novembro, 2005

Lauxtparolilo
Cezar

Militrespubliko

Parolis barbare la laŭtparolil’
mensogojn pri l’ brava anar’.
Reganto parolis kun granda senil’.
Eksonis de supre fanfar’.

Ni staris ĉe l’ rando kun morna mien’,
entondre de l’ marŝa muzik’.
Sed flagon ne svingis pro nia sinten’.
Por kio militrespublik’?

La grego rigardis al ni kun koler’,
amase en laŭta aplaŭd’.
Perfide nin gapis sen iu toler’.
Trakuris min frost’ sur la haŭt’.

***

Blazio Vaha, Wacha Balazs demandis:

Kara Cez,

ĉu tio estas fantazia okazo laŭ ofta, ripetiĝanta modelo, aŭ temas pri io historie konkreta?

Pri ambaŭ. Mi travivis tion, kiam mia naskiĝlando GDR enmarŝis en Ĉeĥion. GDR = Germana Demokratia Respubliko. Duan fojon, kiam FRG = Federcia Germana Respubliko, ekpartoprenis en la militkrimo ĵeti bombojn sur civilistojn en Jugoslavio. En ambaŭ kazoj mi estis ŝokita kiel rapide homoj povas ŝanĝi sian opinion pri paco kaj milito. Krome mi konas tion el rakontoj de Marut, kaj el aliaj tempodokumentoj pri la Unua kaj Dua Mondmilitoj. La aludo pri la brava anar’ estas flankbato pri la esperantistoj, kiuj gloris militojn - ankaŭ tiaj tempoj estis. En Germanio esperantistoj provis kunlabori kun Hitler, aliaj laboris por Stalin. Vilhelmo Reich verkis pri la psikologia flanko de militoj, pri la temo amaso kaj militoj. Se ne estos plu amasoj kaj gvidantoj de tiuj amasoj, ne estos plu militoj. Kaj ankaŭ ne plu marŝmuziko, kaj ne plu laŭtparoliloj, kiuj ludas gravan rolon en la romano de Orwell: 1984. Jen malagrabla, sed gravega libro…

Amike, Cez!

Jen

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 15a kaj 58, la 19an de Novembro, 2005

Jen ambicia projekto: skui la publikan opinion, konstante frapante la monton granitan t.e. “akcepti ĉion, ĉar ni ne povas ŝanĝi la mondon”.
Verŝajne ankaŭ la unua homo kiu atingis la pinton de monto Everest jam aŭdis antaŭe “vi neniam atingos la pinton, ĝi estas tro alta por la homo”. Kaj jen nia ambicio, ni volas atingi pinton nevideblan: komprenigi al homoj per poezio, prozo, pensoj, raportoj, ideoj, bildoj kaj plu, ke paco eblas, ekvekante ĝian deziron unue en ni mem.
Mi ne timas aperi naiva. Verŝajne, kial ne, ankaŭ Marjorie Boulton ne timis tion, dum ŝi verkis tiun ĉi poemon:

Por paco

Jen mia propono.
Sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ni tuŝos vian konsciencon.

Ne post imponaj fasadoj,
kun ĵurnalistoj en balkono:
aranĝu ĝin ĉe akuŝhospitalo.
Morgaŭ ni legos en ĵurnalo:

“Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias,
ke homa vivo kostas iom pli
ol ŝtatestroj kutime opinias.”

Jen pacpropon’ de ordinara mi.

El: Eroj, La Laguna Stafeto, 1959, p.89

sanon kaj pacon,
Nicola

« La antaŭa paĝo