9 Komentoj »
Komento de Cezar
la 1an de Decembro, 2005 @ la 22a kaj 55
Karaj,
kvankam la frazo ne estas perfekta, mi ne ŝanĝus ĝin, ĉar Einstein certe ne havis termpon perfekte ellerni E-on:), do tio estas tute en ordo:). Sed, ke li iom regis Esperanton, estas tre verŝajna, alie li ne estus estinta honorprezidanto ĉe SAT-kongreso. Aliaj famuloj en tiu tempo estsis tute kontrau Esperanto - ankaŭ Traven. Aŭ Landauer. Do Einstein, estis ankaŭ en tiu demando homo kun bona instinkto.
Kore, Cez!
Komento de Cezar
la 1an de Decembro, 2005 @ la 22a kaj 57
Kara Nicola,
vere brila ideo de vi! Mi estas tute perpleksa pri la genieco de tiu ideo:))) Serioze! Ja ne sxangxu ion.
Instinkte vi agis tute bone… pensas mi…
Kore, Cez!
Komento de blazioelhungario
la 2an de Decembro, 2005 @ la 10a kaj 42
Gxi estas sprita kombinajxo. Al mi gxi placxas. La frazoj memorigas pri la
“efektive uzata Esperanto”: nek sxangxi, nek ne sxangxi estas nepre necese.
Blazio
Komento de Cezar
la 2an de Decembro, 2005 @ la 12a kaj 40
Kara Nicola,
E-o = PACO
Jen la interna ideo de Esperanto en konciza formulo. Kelkaj kverelas pri tio, ĉu E-o havas internan ideon aŭ ne. Mi pensas, ke jes. Por mi tio estas la plej grava afero el ĉiuj en Esperanto, ke tiu lingvo estis kreita kun la serioza intenco helpe de ĝi krei pacon. Kvankam ne eblas krei pacon nur per lingvo, la rekta interkompreniĝo inter popoloj nur tiam eblos, se la plimulto de la homaro parolas E-on. Momente tio sonas plu kiel absoluta utopio, sed utopioj ĝuste tial vivas, ĉar ili jam ekzistas en la kapoj de kelkaj homoj, do utopioj estas ne nur afero de la estonteco, la utopio estas jam en ni, se temas pri la lingva interkompreniĝo de la homaro. Ni jam praktikas tiun utopion, sed por la homaro tio estas ankoraŭ splena kaprico.
Se la kondiĉoj estos pli bonaj, kaj se tial multaj homoj povis ekkompreni, ke estas pli bone amikiĝi al aliaj homoj en aliaj landoj ol murdi ilin, lernos pli da homoj ol nun E-on. Sed ankoraŭ post mil jaroj oni miregos pri tio, ke ununura homo havis la kuraĝon kaj la pasion tute sola dum multjara elprovado kaj kun kristalklara menso krei planlingvon, por ke la homoj en la mondo fariĝu geamikoj, por ke finiĝu militoj, por ke falu la muroj inter la popoloj. Tio ĉiam plej impresis min pri la historio de Esperanto, ke tia eksterordinara homo iniciatis ĝin nur por tio, ke fariĝu paco inter la homoj. Nur Jesuo, se li efektive vivis, estas en tiu rilato komparebla al Zamenhof. Zamenhof celis dekomence la pacon, li dekomence verkis kaj tradukis poemojn kaj fabelojn ktp kun tiu celo, kun tiu utopio en la kapo, ke paco eblas, se ni volas ĝin. Li komprenis, ke tia planlingvo estas pli ol la frazstrukturoj, ke tia lingvo lernebla de ĉiu estas io, kio tuŝas nian plej sekretan internon, la plej intimajn dezirojn en ni. Du grandajn revojn la homaro havis dum jarmiloj: la revon povi flugi, kaj la revon atingi la eternan pacon. La unua revo jam plenumiĝis, la dua eventuale ankoraŭ realiĝos. E-o estas grava ilo por tio.
Kore, Cez!
Komento de Filĉjo
la 4an de Decembro, 2005 @ la 15a kaj 09
Aparte plaĉas al mi ankaŭ la ideo ke per Esperanto kverelas homoj, kiuj sen ĝi eĉ ne konus unu la alian…
Komento de nicola
la 4an de Decembro, 2005 @ la 15a kaj 17
eheheh kompreneble Esperanto estas sentesprimilo
sed ne tio estas la celo de nia ttt-ejo
Komento de Cezar
la 4an de Decembro, 2005 @ la 23a kaj 06
Karaj,
kverelu, sed la armilojn tenu for. Mi ne scias, kiu diris tion. Sed certe estas ĝuste.
Alie estas jam strange, ke la ne-kverelantoj kutime permesas ĉiun krimon en la mondo. Ke ili trovas tion eĉ saĝa. Zapata diris: Prefere starante morti ol rampi tra la vivo! La “varmajn” eĉ Dio en la Biblio jam elsputis. Tio ŝajnas al mi granda problemo, tiu fiŝeco de multaj homoj. Kaj ili eĉ pensas, ke tiu libervola memkripligo estas saĝa…
Paco momente ne signifas, ke ĉiu fariĝas neĝeblanka ŝafido, kiu tuj montras la vangon, se iu estas batulo. Tie4l la mondo nee stas momente. Paco estas antaŭ ĉio proceso, paŝon post paŝon oni povas plibonigi ion, se oni havas la kuraĝon por tio, se oni metas la pacon super la propran bonfarton. Paco estas kiel ĉio ĉiam konkreta afero, dependas de la cirkonstancoj, estas relativa.
Unu afero ne eblas: hurli kun la lupoj kaj svingi la pacflaogon, bone tio eblas, sed la prezo estas tro alta- perdita vivo.
Kore, Cez!
Komento de Cezar
la 4an de Decembro, 2005 @ la 23a kaj 17
Kara Nicola
Ĉu ekzistas eblo estingi aŭ plibonigi komenton?
La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"
Komenti
You must be logged in to post a comment.
