Pri “Canzoni contro la guerra”
Jen prezento de projekto simila al la nia:
Canzoni contro la guerra [Kanzonoj kontraŭ la milito] estas ĥora laboro arigi kanzonajn tekstojn (de la tuta mondo kaj de ĉiu epoko), kiuj estu laŭenhave pacifistaj kaj kontraŭmilitismaj, en Datumbazo kaj per liberaj kontribuoj de legantoj kaj kunlaborantoj.
Kiam la onidiroj pri tuja milito al Irako iĝis pli fortaj, en la novaĵgrupoj it.fan.musica.guccini kaj it.fan.musica.de-andre, en la dissendolistoj “Fabrizio”, kaj “Bielle” ekestiĝis spontanea arigo de multnombraj kanzonoj kontraŭ la milito, afiŝitaj ĉiutage en la jamdiritaj grupoj. Tiu ĉi ttt-ejo do staras pro spontanea reago de grupo da homoj kiuj kontraŭstaras al la milito, kaj elektis atesti tian oponon per kanzonoj.
Kion oni povis fari kontraŭ la profetaĵo? Nure ni kantadis dum plenaj tagoj… ni kantadis dum plenaj tagoj ĝis kiam ni restis sen voĉo, por povi konsumi ĉiujn malnovajn kanzonojn, por ke neniu el ili estu malpuriginta de la tempo… por ke neniu el ili restu.
Nessuno fece nulla [neniu faris ion] (CSI)
Tiu ĉi ttt-ejo, interrete ekde la 20a de marto 2003 (tiam ekiĝis la bombardadoj sur Irakon fare de Usono kaj Britio), arigas la vortojn de tiuj kanzonoj (kaj de tiuj, kiujn vi volos sendi!), kiuj estas ne nur kontraŭ tiu ĉi milito sed kontraŭ ĉiuj militoj. Kanzonoj kontraŭ la milito estas verŝajne la plej granda ttt-ejo tia en la Granda Reto.
La arigo ambicias esti internacia, do estas kanzonoj en ĉiu lingvo kaj kelkaj kanzonoj estas tradukitaj al multaj diversaj lingvoj. Ĉiam akceptitaj estas do novaj tradukoj, al ajna lingvo aŭ dialekto, kiujn vi povos aldoni libere samkiel por novaj kanzonoj. Ni ne bezonas artajn aŭ fajnajn tradukojn: memoru, ke eĉ la traduko plej ĝenerala estas pordo kio malfermiĝas cele komprenadon.