11000
Ĝis nun, “Poetoj por la paco, kontraŭ milito” ricevis 11000 da vizitoj. Dankon al vi chiuj, kaj… ne hezitu kontakti nin
.
Nicola
Ĝis nun, “Poetoj por la paco, kontraŭ milito” ricevis 11000 da vizitoj. Dankon al vi chiuj, kaj… ne hezitu kontakti nin
.
Nicola
Fabrizio De André estis itala kantaŭtoro kaj mortis antaŭ sep jaroj. Lia voĉo estis ’simpatia’ (laŭ etimologio: kunsentanta) al apartigitaj homoj, kiaj putinoj, ciganoj, revuloj kaj ties temoj, unu el tiuj estis la paco. Jen, la plej fama el liaj kanzonoj, “La milito de Pjero”
(Plulegu)
Mi, Nicola, dediĉas ĝin al Cez’ kiu mem ĝin tradukis tiel bele.
IMAGU
Imagu nin sen dioj.
Ĝi tre facilas, ĉu?
Kaj sen infero,
kaj super ni nur blu’.
Imagu, ke l’ homaro
vivas en la nun’. A ha….Imagu nin sen landoj.
Ne estas pen’ por vi.
Sen murdoj kaj herooj,
kaj eĉ sen religi’.
Imagu: ĉiuj homoj
vivas en harmoni’.Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu
por ke l’ mondo kunu, ĉu?Imagu nin sen havoj -
vi miros pri l’ eblec’.
sen riĉo kaj malsato,
en plena beatec’.
Imagu: ĉiuj homoj
vivos en fratec’.Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu,
kaj la mondo kunos, ĉu?