“Esperanto - ĉu lingvo de paco?”
La temo de ĉi-jara IJF tiklas nian projekton mem. Ĉu Esperanto estas lingvo de paco? Ĉu ĝi povas iĝi aŭ…? Sed fakte, kio estas paco? Ĉu “simple” malmilito? Aŭ…?
Ni certe pridiskutos en la IJF :->
Jen la temo:
“Esperanto - ĉu lingvo de paco?”
La toleremon oni difinas kiel tiun sintenon per kiu oni asertas, ke iuj homoj konfesas ideojn kaj principojn - religiajn, etikajn aŭ politikajn - kiuj estas malsamaj aŭ eĉ malaj ol tiuj de aliaj homoj. Esti toleremaj signifas do agnoski la dignon de sia interparolanto kaj respekti ties kredojn, kutimojn, vivmanieron.
Ne hazarde Esperanto trovas sian originon en kunteksto de toleremo. La juna Zamenhof, hebrea, naskita en Bialistoko - urbo kie kunvivadis etnoj, kredoj kaj lingvoj malsamaj - vidis en la “Babela malbeno” veran kaj grandan obstaklon al la paco kaj al la frateco inter la popoloj.
Kompare pasintecon, hodiaŭ oni spektas iom-post-ioman akceptadon de malsamaj opinioj en la kampoj etika, politika kaj morala, sed la kontrastoj, ofte obligitaj far migraj fluoj, ne mankas. Spontanee oni demandas sin: ĉu ankoraŭ validas la opinioj de Zamenhof pri plurlingvismo kaj paco? Kiamaniere la internacia lingvo povas puŝi antaŭen konkrete la toleremon kaj la interrespekton en la hodiaŭa socio?
