Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Balado pri la atombombo

Arkivita sub: Poezio, Pensoj, Ideoj, Kanzonoj — Cezar je la 10a kaj 00, la 27an de Aprilo, 2006

Tiun ĉi afiŝon mi retrovis tute hazarde. Ĝin ekkreis la kara Cez’ kies vera nomo estas Hans-Georg Kaiser, genia homo kaj tre tre klera. Mi trovis ĝin tute hazarde antaŭ iom da tagoj kaj aperis sub miaj okuloj. Sinjorino Scivolemo instigis min eklegi kaj vidis, ke Cez’ pretigis ĝin la 28an de Novembro, 2005a je 14a kaj 54 minutoj. Mi ne scias, kial li ne plu afiŝis ĝin. Nek iam, eble, mi scios la kaŭzon.
Sed nun 27an de Aprilo 2006a, afiŝi tiun ĉi poemon de Kalocsay havas signifon. Duoblan, mi dirus. Ĉar tiel ne nur oni rememoras unu el niaj plej gravaj poetoj, sed ankaŭ ĉar oni rememoras liajn vortojn, ideojn kaj pensojn. Iasence ni donas al li tiun senmortecon kiun li certe meritas.
Eĉ pli. Des pli ni aŭskultas radi-, televid- elsendojn, ni sentas ke nia mondo ne estas en paco. Ni ne estus revuloj se ni pensus nin en vere paca mondo, ni estus frenezaj. Ni devas lerni nian pasintecon, por bone vivi la nuntempecon. Nur tiel ni povas esperi je paca estonteco.

K. KALOCSAY
Balado pri la atombombo

aperis en Literatura Mondo, 1947, p. 9

Hip, hura, jen la atombombo.
La mortigilo sen rival’!
La kompatinda packolombo
Baraktas en danĝer’ de fal’.
Jen, eblas por la mondbatal’
Disliberigi la fantomojn,
Ĝis plenumiĝos la fatal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

Jam morte putras, sed al tombo
Ne volas fali Kapital’.
Ĝi vivon maskas kun aplombo
En mortodanca bakhanal’.
Jen, homoj, al vi sangpokal’,
Elsorbu el ĝi la aromojn,
Ĝis la festenon finos knal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

Ĉu helpus do la hekatombo,
La pluv’ de fajro kaj de ŝtal’,
La granda landbalaa trombo
Al estroj de la mon-ĝangal’?
Ne! Sed por savi de skandal’
La bankrotkapajn ekonomojn,
Necesas io! Nur detal’:
Se l’ Ter’ solviĝos en atomojn.

Princoj de l’ Mono! Ĉi regal’
Ne logos al vi plu la homojn,
Sed sub vi vere, jen final’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

Miljara Paco

Arkivita sub: Prozo, Pensoj, Ideoj — nicola je la 10a kaj 00, la 22an de Aprilo, 2006

Serio de teruraj militoj instigis la naciojn al drasta solvo: la starigo de internacie subtenitaj komitatoj kies tasko estis mortigi la estrojn de iuj ŝtatoj kiuj ekmilitis pro iu ajn kaŭzo. Tio tiel sukcese kuraĝigis pacajn solvojn al internaciaj problemoj, ke rezultis jarcentoj de seninterrompa paco, kiujn oni iom troige nomis la Miljara Paco.

el Tri rakontoj pri la Miljara Paco de John Francis

el: http://www.kafejo.com/

AL NIKIFOROS

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio, Prozo, Raportoj, Ideoj, Kanzonoj — nicola je la 00a kaj 46, la 21an de Aprilo, 2006

el: Canzoni contro la guerra

Teksto de Alekos Panagoulis
Muziko de Mikis Theodorakis

Ateno, la 21an aprilan 1967a: la “koloneloj” gvidataj de la klerikaj faŝistoj Papadopoulos kaj Ioannidis, subtenataj de CIA kaj de la usona registaro, eksigis la grekan registaron libere elektitan per sanga ŝtatrenverso, kiun sekvos poste terura subpremado. Ege trafita estis la intelektula elito greka, inter kiuj la poetoj Yannis Ritsos, Yorgos Seferis kaj Nikiforos Vrettakos, estas enkarcerigitaj, aŭ izoligitaj en malproksimegaj insuloj, aŭ ekziligitaj.
La 13an de Aŭgusto de la sama jaro, anarĥista studento, Alexandros (Alekos) Panagoulis (naskita en 1939a), plenumas sensukcesan murdatencon kontraŭ Papadopoulos. Enkarcerigita, torturita kaj mortkondamnita en Novembro 1968a, li iĝos la simbolo mem de la rezistado kontraŭ la greka diktaturo. Lia proceso transformiĝas en akuza ago kontraŭ la senkompata kaj obskuranta milita reĝimo, kaj la mortkondamno ne estos plenumita pro la fortegaj internaciaj premoj.
Panagoulis restis en karcero en tuta izolado ĝis la 1973a, kiam la diktaturo estas jam mortanta. Post la masakro ĉe la politekniko de Ateno (17an de Novembro 1973a) kaj post la malsukceso en Kipro dum la somero de 1974a, la registaro falas kaj la demokratio revenas en Grekion post sep jaroj teruraj.
En 1974a Panagoulis, kiu en karcero skribis ĉiel, publikigas en Italio la libron “Mi skribas al vi el Grekia karcero”. Ekfloras tie lia fama amrilato kun la itala ĵurnalistino Oriana Fallaci, pri kio oni parolas en libro “Un uomo” [”Homo”].
En 1976a Panagoulis mortas, dum li stiris sian Fiat 131 verdan, en mistera strata akcidento en Pireo, kaj multaj konsideris kaj konsideras eĉ nuntempe ke tio kio okazis estis sabotado kaj politika murdo.
El la skribitaj verkoj de Panagoulis multon muzikigis de alia granda greko kiu estis persekutita de la faŝista diktaturo: Mikis Theodorakis.
Jen tio kio estis skribata por la morto, en ekzilo, de Nikiforos Vrettakos.

(Riccardo Venturi, trad. Nicola Ruggiero)

Nikiforos

AL NIKIFOROS

Kiam mi eksciis pri via morto
mi ne povis plori.
Mi turniĝis en la lito
de l’ malsanulejo.
Mi memoris pri nia lasta renkontiĝo.
“Ili ne kuraĝos”, vi diris,
“Ili ne havas alian straton”, mi respondis.
“Kaj tiu strato estos ilia tombejo”,
vi kriis, plena je fido.
Jes, Nikiforos, ĝi estos ilia tombejo
jes, Nikiforos.
Kaj tiun ĉi promeson ni faras
anstataŭ fari rekvieman meson.