Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

La pensoj liberas (kanto)

Arkivita sub: Kanzonoj — Cezar je la 10a kaj 00, la 23an de Aŭgusto, 2006

LA PENSOJ LIBERAS

(germana popolkanto)

sondokumento (klaku Audiodatei des Liedes)

La pensoj de la hom’
liberas kaj restas,
laŭ nokta fantom’
kaŝite ja estas.

Ĝin hom’ nek divenas
nek ĉenoj katenas.
Do restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’!

Mi pensas kun plezur’,
kverelojn evitas.
Sekrete mi nur
pri ĉio meditas.

Dezirojn- vi sciu,
malhelpas neniu,
ĝi restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’!

Se iu ĵetos min
karceren ĉepane,
mi simple diras lin:
“Vi agas ja vane.
La pensoj trapasos
kaj murojn frakasos
per forta potenc’,
ĉar liberas la pens’.”

Kaj tial ĉe la fin’
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
do daŭre plu movu.

Mi povas sentime
beati anime
laŭ sento kaj mens’,
ĉar liberas la pens'’!

germana popolkanto

“Die Gedanken sind frei”

Vortoj de “fluganta folio” (1780)

tradukis Cezar

surbaze de traduko de B.Klatil

Bertolt Brecht: Legendo pri la morta soldato

Arkivita sub: Poezio, Bildoj — Cezar je la 23a kaj 08, la 17an de Aŭgusto, 2006

Legendo pri la morta soldato

(1918)


1
Printempo kvara de l’ milit’.
Sen espero, ke venas fin’,
decidis soldat’ sen plia hezit’
heromortigi sin.
2
La Ekscelenc’ bedaŭris ĝin,
ne pretis jam la milit’,
ke la soldat’ mortigis sin.
Tro fruis la suicid’.

(Plulegu)

Poezio kaj paco

Arkivita sub: Aforismoj — nicola je la 07a kaj 00, la 17an de Aŭgusto, 2006

La poezio estas paca ago. La paco konsistigas la poeton kiel la faruno la panon.

Patro venu rakontu pri l’ milit’

Arkivita sub: Poezio, Bildoj — Cezar je la 00a kaj 58, la 17an de Aŭgusto, 2006

Verdun- ostoj de mortaj soldatoj

Ernst Jandl

PATRO VENU, RAKONTU PRI L’ MILIT’

patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi ekservis
patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi pafis, patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi vundiĝis
patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi falis
patro venu rakontu pri l’ milit’

Ernst Jandl

VATER KOMM ERZÄHL VOM KRIEG

vater komm erzähl vom krieg
wiest eingrückt bist
vater komm erzähl vom krieg
wiest gschossen hast
vater komm erzähl vom krieg
wiest verwundt worden bist
vater komm erzähl vom krieg
west gfallen bist
vater komm erzähl vom krieg

***

Bertolt Brecht - Al la postnaskitoj

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 16a kaj 00, la 14an de Aŭgusto, 2006

Al la postnaskitoj

Vere, mi vivas en mornaj tempoj!
La fidoplena vorto estas malsaĝa. Glata frunto
estas signo por mankanta sentemo. La ridanto
nur ne ricevis ankoraŭ
la teruran informon.

(Plulegu)

Antaŭ 50 jaroj mortis Bertolt Brecht

Arkivita sub: Poezio, Pensoj — nicola je la 07a kaj 00, la 14an de Aŭgusto, 2006
Bertolt Brecht Bertolt BRECHT [BERtold breĥt] (naskiĝis la 10-an de februaro, 1898, mortis la 14-an de aŭgusto, 1956) estis germana verkisto, dramisto kaj reĝisoro, li havis komunismajn idealojn. Brecht naskiĝis en Augsburg. Abomenante la germanan politikon kaj persekutate de la regantoj, li en 1933 forlasis Germanion kaj vivis inter alie en Svisio, Finnlando, Danio kaj Usono. En 1949 Brecht revenis al Orienta Berlino, kie li kune kun sia edzino, la aktorino Helene Weigel, fondis la teatran grupon “Berliner Ensemble”. Brecht mortis en Berlino en 1956.

El Vikipedio

En Esperanto troveblas:

Du poemoj de Camacho

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 08a kaj 00, la 9an de Aŭgusto, 2006

Kun afabla rajtigo de la aŭtoro mem.

Promesita tero kaj Kanao

Promesita tero

Palestinon salomoni
en du apartojn.

Sur nia grundo planti
Ŝangrilaon.

El ceteroj alĥemii
geton, gulagon.

Pretere,
glatigi Libanon.

Madrido, 27.7.2006
“Kanao”
Kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
Eliro 7, 21

Krimuloj revizitas la krimejon
en Irako, en Libano.

La pugno ĥirurga de Davido,
armoj de Goliato.

Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:

ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.

Madrido, 30.7.2006

El: la blogo de Jorge

Lamento por nenaskoto

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 15a kaj 32, la 8an de Aŭgusto, 2006

Kun afabla rajtigo de la aŭtoro mem.

La silento pezegas
sur nia verto ĉi-vespere,
kaj majo forvaporas
en sulfurajn fumojn,
flavajn nubojn super densa maro
violkolora.
Sed ĉi vokaloj
neniam atingos vin,
ĉar emajlo tegas
viajn okulojn.
Jam longe ni atendis, kaj per sobraj
vortoj ni vokis la matenon;
nia espero estis
la pala haŭto
de via frunto. Ni ĉarpentis
varmajn somerojn, kaj por vi konstruis
la sezonon de l’ migdalo kaj de l’ pino,
kaj l’ ombron freŝan de iliaj branĉoj.
Pasis la kormorano
feliĉa, kaj eĥo spegulis
transmaren nian kanton; murmuradis
la olivarboj dolĉe, laŭ la vojo
kiu deklivas al la oceano.
Progresis nia voko,
elanis niaj sonĝoj al la lumo,
kaj en la vento
ni flaris menton kaj rezinon;
sur la flagoj de l’ arbaro
suno briligis
la randon de l’ folioj.

Sed venis homoj
kun profiloj de satrapoj: en iliaj manoj
jen pesiloj el latuno.
Ili volis noktofarbi
nian matenon, kaj nia koro
fandiĝis kiel vakso….
Jen, fandiĝis: tamen vortoj ne rivelos
la mensvulkanon,
ili bildigos nur
korkan lunon
kaj la koŝmaron de via stumpoj.
Ĝuste vi, infano nova
krie dissplitos nian ringon
arkanan: al via semida doloro
ĉi silabojn mi sendas. Al vi,
kiun la morto trafis
hazarde.

Mauro Nervi, La turoj de l’ ĉefurbo