Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Lamento por nenaskoto

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 15a kaj 32, la 8an de Aŭgusto, 2006

Kun afabla rajtigo de la aŭtoro mem.

La silento pezegas
sur nia verto ĉi-vespere,
kaj majo forvaporas
en sulfurajn fumojn,
flavajn nubojn super densa maro
violkolora.
Sed ĉi vokaloj
neniam atingos vin,
ĉar emajlo tegas
viajn okulojn.
Jam longe ni atendis, kaj per sobraj
vortoj ni vokis la matenon;
nia espero estis
la pala haŭto
de via frunto. Ni ĉarpentis
varmajn somerojn, kaj por vi konstruis
la sezonon de l’ migdalo kaj de l’ pino,
kaj l’ ombron freŝan de iliaj branĉoj.
Pasis la kormorano
feliĉa, kaj eĥo spegulis
transmaren nian kanton; murmuradis
la olivarboj dolĉe, laŭ la vojo
kiu deklivas al la oceano.
Progresis nia voko,
elanis niaj sonĝoj al la lumo,
kaj en la vento
ni flaris menton kaj rezinon;
sur la flagoj de l’ arbaro
suno briligis
la randon de l’ folioj.

Sed venis homoj
kun profiloj de satrapoj: en iliaj manoj
jen pesiloj el latuno.
Ili volis noktofarbi
nian matenon, kaj nia koro
fandiĝis kiel vakso….
Jen, fandiĝis: tamen vortoj ne rivelos
la mensvulkanon,
ili bildigos nur
korkan lunon
kaj la koŝmaron de via stumpoj.
Ĝuste vi, infano nova
krie dissplitos nian ringon
arkanan: al via semida doloro
ĉi silabojn mi sendas. Al vi,
kiun la morto trafis
hazarde.

Mauro Nervi, La turoj de l’ ĉefurbo

Neniu komento »

Ankoraŭ neniuj komentoj.

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

You must be logged in to post a comment.