Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Du poemoj de Camacho

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 08a kaj 00, la 9an de Aŭgusto, 2006

Kun afabla rajtigo de la aŭtoro mem.

Promesita tero kaj Kanao

Promesita tero

Palestinon salomoni
en du apartojn.

Sur nia grundo planti
Ŝangrilaon.

El ceteroj alĥemii
geton, gulagon.

Pretere,
glatigi Libanon.

Madrido, 27.7.2006
“Kanao”
Kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
Eliro 7, 21

Krimuloj revizitas la krimejon
en Irako, en Libano.

La pugno ĥirurga de Davido,
armoj de Goliato.

Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:

ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.

Madrido, 30.7.2006

El: la blogo de Jorge

Neniu komento »

Ankoraŭ neniuj komentoj.

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

You must be logged in to post a comment.