Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

11.09.2001

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 07a kaj 00, la 16an de Septembro, 2006

 11.09.2001

Iu neeblaĵo nin obsedas.
Vi enspiru – la aer’ malmolas.
Preĝu pri l’ mortintoj, se vi kredas.
Preĝu, eĉ se kredi vi ne volas.

Skuas vian menson boraj tintoj.
Sciu – tion homoj mem procedis.
Klinu vin kaj preĝu pri l’mortintoj,
eĉ se vi neniam Dion kredis.

Vi ne pensu, kiu kiun venĝu.
Sekvu per rigard’ betulfolion.
Preĝu pri l’mortintoj, simple preĝu.
Ja vi kredas. Nu, almenaŭ ion.

Grigorij Arosev 

Eklogo pri Dafni

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 04a kaj 18, la 14an de Septembro, 2006

Eklogo pri Dafni

Titir:
Atir, kial vi ploradas inter viaj genuoj nudaj?
Vidu supren, la ĉielo hele lazuras kaj la maro
nin invitas plene ĝui, kial vi ploras knabe kaŭre?

Atir:
Titir, mortis nia Dafni, kiam ankoraŭ ni kantadis
liajn versojn epopeajn kune ĉe la rando rivera.
Mi kun Mopso kaj Menalko estis defiantaj Aminton
vice kanti plejmodule kaj ni trovis sunon malgraŭ
la mallumo. L’ arboŝelo freŝis je niaj dediĉaj versoj
al Poeto kiu amis la racion kaj kredis pri la
bona volo de l’ homaro, kiam abrupte ni ekaŭdis
la singultojn de Erato, Kaliopo, Euterpo tristaj.
Ili ploris ĉar ekblovis la mistralo: nur misaŭguron
povis porti vintra vento fine de l’ somero. Aŭtuno
kovris frue Arkadion: versmoduli ne plu ni povis.
Venis Febo kun la nimfoj, kaj la vento ĉesis vivi.
Sur la brakoj de la dio kuŝis la korpo de l’ Poeto.
Apolono kriis larme
“Ĉesu ĉiuj ventoj de l’ nordo,
malaperu lumaj steloj, kaj silentu la homa voĉo.
Dionizo devas scii, ke li ĵus perdis satiruson
sed ke mia monto gajnis tiel vervan novan spiriton.
Ho, vekiĝu Helikono, ke l’ sunĉaro anoncu l’ tagon
ĉar nun vivas senmortulo!”
Titir, mi ne ploras pro l’ morto,
ploras mi pri la homaro kiu neniam lin aŭskultis.

Titir:
Atir, estas via tasko dismoduli flute la versojn
instruantajn kreski vive, por ke infano iĝu saĝa
plenkreskulo vivamanta. Atir, ekstaru kaj min sekvu,
ni skribadu sur la rokojn de Helenio firminsiste:

“Ruben min generis, Skotoj rabis min, Apolon’ min havas
kantis mi pri l’ ras’ infana, amo, libero kaj la splen’.”
Nicola Ruggiero

La paco eblas

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio, Bildoj, poemaro por paco — nicola je la 15a kaj 46, la 13an de Septembro, 2006

Saluton, ho Poeto!

William Auld

La paco eblas 

Ĉi norda lando skuas sin vekiĝe
post vintra dormo, kaj la kulturistoj
surpaŝas kampojn vigle kaj feliĉe.
Jam semoj ĝermas kaj fermentas gistoj.
Fekundas nia mond’ printemposojle:
kio minacas lupe kaj orgojle?

Kia sovaĝo, kia pratribismo
impulsas homojn al perforto krima,
riski pri homfarita kataklismo,
paradi por timigo misanima?
Kio valoras pli ol kampaniloj,
trankvilaj gregoj, beboj en luliloj?

Kiel ni povas gvidi nian sorton?
Per amo aŭ malamo. Ni elektas:
mergiĝi en akordon aŭ en hordon;
la iron la unua paŝ’ direktas.
Do iru ni en neskuebla fido,
ke am’ pli fortas ol milita strido.

Rifuzu ni malamon interhoman,
malindajn prainstinktojn ni forĵetu!
Pacopostulon faru ni, tioman
ke homoj tra la mondo ĝin ripetu!
Ni fine pruvu, ke pacemaj fortoj
pli multenombras ol militkohortoj!

Per la komuna lingvo ni peradu
komunajn sentojn pri la homfatalo,
tiel ke nia unuec’ persvadu
gefratojn tra la mondo pri l’ realo
de l’ paca vojo al la ĝusta celo:
militon for, kunvivo en tolero.

William Auld
6-sep-1924 - 11-sep-2006

Homo

Arkivita sub: Aforismoj — nicola je la 07a kaj 24, la 4an de Septembro, 2006

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

L.L.Zamenhof

Ĉiuj floroj estas for

Arkivita sub: Novaĵoj, Pensoj, Kanzonoj — nicola je la 01a kaj 05, la 3an de Septembro, 2006

Por memori Wouter Pilger, kiu forpasis abrupte meze de Aŭgusto.

ĈIUJ FLOROJ ESTAS FOR?
de Pete Seeger
tradukis Wouter Pilger

Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin’ ilin premis al la kor’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
(Plulegu)