Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Ĉiuj floroj estas for

Arkivita sub: Novaĵoj, Pensoj, Kanzonoj — nicola je la 01a kaj 05, la 3an de Septembro, 2006

Por memori Wouter Pilger, kiu forpasis abrupte meze de Aŭgusto.

ĈIUJ FLOROJ ESTAS FOR?
de Pete Seeger
tradukis Wouter Pilger

Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin’ ilin premis al la kor’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj knabinoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj knabinoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj knabinoj estas for,
Edziniĝis post ador’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj edzoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj edzoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj edzoj estas for,
Soldatiĝis kun dolor’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj soldatoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj soldatoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj soldatoj estas for,
En la tomboj de l’ memor’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj tomboj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj tomboj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj tomboj estas for,
Kovras ilin flor-trezor’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin’ ilin premis al la kor’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Eblas, kaj indas, elŝuti tiun ĉi kanzonon en versioj de Pete Seeger kaj Joan Baez

Neniu komento »

Ankoraŭ neniuj komentoj.

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"

Komenti

You must be logged in to post a comment.