Poetoj por la paco, kontraŭ milito

120 jaroj de Esperanto: 120 jaroj da interkompreniĝo kaj paco
31ª Internacia Junulara Festivalo

de la 5ª ĝis la 10ª de Aprilo 2007 - Lignano Sabbiadoro (UD), Italio

En julio 1887, doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof publikigis ruslingve la unuan gramatikon de la “Lingvo Internacia”, poste historie konata kiel “Esperanto”. La ideo pri paco kaj komunikado inter popoloj troviĝas en la kerno de la historio de tiu ĉi lingvo. Fakte, ĝuste ĉar Zamenhof travivis la konstantan konfliktan situacion interetnan en sia naskiĝurbo, Bialistoko, li konsciis pri la problemo kaj graveco de interkultura kompreniĝo cele pacodisvastigon.

En 2007 okazos la 120a datreveno de tiu evento. Nia celo estas prezenti al vi la samajn principojn de toleremo kaj paco kiuj inspiris Zamenhof kaj aliajn. La interkultura komunikado kaj la porpaca edukiĝo estas en la hodiaŭa mondo fundamenta. La internacian scenejon karakterizas gravaj malstabilecoj, militoj kaj tensioj. Eŭropnivele, per akcepto en la EU de novaj ŝtatoj, paŝo antaŭen estos farita por la paco kaj interkompreniĝo en tiu kompleksa kaj delikata mozaiko el kulturoj kaj popoloj, kie grave rolis etnaj kaj lingvaj minoritatoj; sed ne nur lokaj minoritatoj, sed ankaŭ tiuj el ĵusa migrado, venintaj el mondlokoj kies kulturo kaj radikoj ege diversas el tiuj eŭropaj.

Ĝuste pro tio ni elektis la regionon Friulo-Venecion Julian: ĝi reprezentas idealan scenejon, kulturan vojkruciĝon inter la areoj latina, slava kaj ĝermana; ĝi estas regiono el minoritatoj (friula kaj slovena), el elmigrintoj kaj laste el enmigrintoj.

Ni atendas vin!

Rigardu fotojn pri nia pasintjara IJF!

Pri nia unua pacbatalanto
el s.c.e.

Estimataj Gesinjoroj, mi sendas al vi aldonitan artikolon el revuo  “Przekrój” senditan al mi far sociologo sinjoro Zbigniew Galor rilate  al esperantaj disaŭdigoj kune kun tradukita de mi teksto en Esperanton. Kun sinceraj  Novjaraj Deziroj -Edward

Edward Jaśkiewicz

Zamenhof foriru en Madagaskaron

Li estis kandidato al Nobel-Pacpremiito. Bjalistoko estis lia familia  urbo. En aĝo de 10 jaroj antaŭ longa tempo ol li iĝis okulkuracisto  kun viena diplomo, li verkis dramon “Babelturo, kiu respegulis  bialistokan tragedion en 5 aktoj.

Kaj kvankam li poste estis kuracanta vidkapablojn kaj okulmalsanojn, do  plej grava por li estis – dum lia tuta vivo – lingvo kaj revo pri  interhoma kompreniĝo. La laboron pri agado de sia vivo li komencis jam  en mezlernejo. En 1885 jaro la projekto nomata nun lingvo Esperanto  estis alpreninta decidforme.

La 26 jaraĝa Ludoviko Lazaro (Lejzor) Zamenhof ĝis fino de sia vivo  flegis kaj disvastigadis sian utopion de feliĉo, kiun li komprenis  kiel eblecon parole interkonsentigi ĉiujn ĉi, kiuj jam post babeltura  epizodo pro intermiksigo de la lingvoj ne scipovas interkomreniĝi. Li  estis konvinkita, ke samkiel Prometeo forŝtelis fajron de dioj, same  li oferas al homaro unu kompreneblan, simplan lingvon.

Multe da placoj, stratoj, institucioj, promenadlokoj, iniciatoj, kiuj  portas ĝis nun lian nomon, povas nur konfirmi tiun tezon. Eble nenia  nomo de Polo aperas en tiom da lokoj sur la tero. Nuntempaj kreintoj de  nova signo-lingvo de la post SMS-a erao donis titolon “zlango”al  sia projekto aldoninte unuan literon (z) pro sia estimo al laboro de  Zamenhof kaj lia honoro. Kvankam nuntempe la nombron de esperante  parolantaj oni taksas je unu miliono kaj duono da homoj sur tuta  terglobo, do samtempe ili formas unu el plej pitoreskaj kaj interesaj  socioj.

Por kelkaj miloj da familioj Esperanto estas la unua, familia lingvo.  Ĝis pasinta semajno kaj konkrete ĝis 15 de decembro, kiam en la tuta  mondo esperantistoj festas naskiĝdaton de Zamenhof, Pola Radio (Radio  Polonia) estis disaŭdiganta jam seninterrompe 47 jarojn programon en  lingvo Esperanto. Tiu programo estis ja vizitkarto, rememorigo pri  nekutima, humanisma okazo de la plej famkonata bjalistokano. Li  prezentis tian malgrandan polan eksterlandan politikon kultivitan  kontraŭ eta mono, konstruanta senmezureblan kvankam malfacilan - por  aprezo – simpation kaj bonvolemon al lando ĉe Vistulo (rivero).

Emilio Cid el Brazilo skribis: “Mi ne povos imagi Pollandon sen  Esperanto, same kiel mi ne imagas Brazilon sen piedpilko”.  Bedaŭrinde ĉi frazon li skribis poste al prezidanto de Pola Radio  Krzysztof Czabański kontraŭ forigo de Esperanto-programo el anteno de  Pola Radio, post la decido de vicprezidanto de Radio – Jerzy  Targalski, la dekstrulara ekstreme publicisto. Vicprezidanto Targalski,  motivante sian decidon, uzis antisemitajn argumentojn. Per nomo de  sinjoro Targalski laŭ mia opinio kaj mia profunda konvinko neniam  estos nomumita kia ajn strato, placo aŭ loko, ĉar mi ne povas imagi  kaŭzon pro kiu tio devus ekesti. Nek en Pollando, des pli nek en la  mondo. Escepte nur se ie, meze de dezerto oni destinos lokon por  stratoj dediĉe al tiuj, kiuj famkonatiĝis pro stulteco, terurega  manko de antaŭsento, jam pri posedo de imago ne menciante.  La vortoj  “profesiaj kompetencoj” ĉi kaze ne aplikeblas.

Radio Polonia estas pagata de pola Ministerio por Eksterlandaj Aferoj.  Sinjoro Targalski asertas, ke publika radio ne povas elspezi po 4000  zl. ĉiumonate je bezonoj de radioprogramoj en lingvo Esperanto. Mi  pensas, ke Pollando ne povas permesi al si iu ajn elspezon rilate  sinjoron Targalski. Ĉar ĉiu forĵetita publika monunuo por lia  intelektuala aktivado estas la mono forĵetita en abismon, la monunuo,  kiu alportas perdojn nekalkuleblajn, senbezonajn. Kaj kiu detruas  ordinaran kapitalon de kulturo konstruatan far revo , genio kaj verko  de unu homo trans pli ol 120 jaroj. Sinjoro Targalski povas ne kompreni  tion. Sed tute nekomprenebla estas ĉi kaze lasi lin ĉe posteno de  vicprezidanto de Pola Radio. Ankaŭ egalrange oni povus aligi  Stanisław Łyżwiński (pola parlamentano konata pro seksafero) al  Pola Episkopeca Komisiono por aferoj de Familo. Sinjoro Targalski  evidentiĝis per civiliza analfabeteco. Kaj ĉio aspektas tiel, ke tio  estas ĉe li jam kronika. Venis tempo por movo de prezidanto  Czabański. La movo de ŝako-mato. Tiun plenumiĝon mi deziras al mi  mem kaj al vi Gesinjoroj okaze de festotagoj.

Aŭtoro: Roman Kurkiewicz

Esperantigis: Edward Jaśkiewicz

Okaze de la Zamenhof-tago
Hodiaŭ dum en la tuta mondo, la esperantistaj kluboj kantas la himnon, ni afiŝas ĉi tie la saman himnon sed en alia artefarita lingvo: la Kelarta, kiun parolas nur ties kreinto (Riccardo Venturi) kaj verŝajne ankaŭ lia kunulino.

TO ARVIS

Du to lŭn stakvā mōzadūr năv,

păr to lŭn gī ektipăs triglăv;

ap to trēināi nă vănd kremtig

lo trē go ek nit du nit gī.

Du to gilŏd gedrŭly nă hēm

nă to gŭm durāg to gēm:

lo la to lŭn in istruhăl ayētŏr

harmonīyan sankăt părpŏr.

Sŭn to flyūgāi sankăt n’Arvis

to istruhtārāi nă plen sŭndaris’

go frēke kardāră to deisināi

in părrhīu, nă to arvisūrusāi.

Glăv’ hektă to mūnāi nă miedlo

tăr to kănd yāutnāi ingeto

go kurullsyă to agnavāi anghŭny

păr to fel sankăt gedehŭny.

Ap to bāzis nă tūd năyudrig

tărkapūrus in to vet anīyig

hĕs to yāutnāi eksyedursyă

in eno syēb māg insyedŭlesyă.

Năkanăssă nān sŭnirgdārāi

in to peget nă plen ingertārāi

peis syevĭrsye to ren hovigīz

na to gŭm păr to dān ayēvig.

Deziro - de Jorge Camacho
Deseo

Entre otros, deseo la pronta muerte

de Reagan, Thatcher, Bush (padre e hijo),

del papa Wojtyla, Sharon, Pinochet

y del vecino del segundo.

¿Pecado?:

etimológicamente, desear significa

esperar de las estrellas.

Deziro

Inter aliaj, mi deziras la baldaŭan morton

de Reagan, Thatcher, Bush (patro kaj filo),

de papo Wojtyla, Ŝaron, Pinochet

kaj de l’ najbaro de la dua etaĝo.

Ĉu peko?:

etimologie, deziri signifas

atendi de la steloj.

el: Saturno

Bedaŭrinde morto trafis Pinochet’on antaŭ ol justaj verdikto kaj puno. Ĉiel ajn, krom en la okuloj de kunkulpaj pinoĉetistoj, la tuta mondo rigardas lin krimulo. Koncerne mian poemeton, iom post iom metabolo pereigas tiujn kanajlojn: tamen mankas multaj nomoj en ĉi privata dezirlisto, ekzemple tiuj de Castro, Putin, Kissinger…

Jorge Camacho

Por Pola Radio
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA

N-ro 248

2006-11-22

PREZIDANTO DE UEA ALVOKAS LA ŜTATPREZIDANTON POR LA ESPERANTO-ELSENDOJ

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, turnis sin al la pola ŝtatprezidanto pledante por la daŭrigo de la elsendoj en Esperanto de Pola Radio. Pli frue prezidanto Corsetti jam skribis al la pola ministrino pri eksterlandaj aferoj kaj al la direktoro de Pola Radio. Ni publikigas ĉi-sube tradukon de la pollingva letero.

Estimata Sinjoro Ŝtat-prezidanto,

mi skribas al vi, kiel al la plej alta instanco en Pollando, pri afero eble ne plej grava inter viaj tutŝtataj problemoj, sed kiu malhavigus al Pollando valoran internacian informan rimedon, kaj povus eĉ kaŭzi damaĝon.

Malgraŭ tio, ke vi mem skribis ( en www.polskieradio.pl/polonia/eo) ke vi alte taksas la laboron de la eksterlandaj programoj de Pola Radio: ” Honoran patronecon de la Prezidanto de Pola Respubliko super la solenaĵoj de la 70-jariĝo de Radio Polonia mi transprenis kun profunda konvinko pri granda signifo de la misio, kiun plenumas ĉi tiu meritiĝinta institucio”, ŝajne oni povus intenci forigi la dissendojn de Pola Radio en Esperanto, unu el la plej aŭskultataj dissendoj laŭ la statistiko de la korespondaĵoj de la aŭskultantoj. Eventuala ĉesigo de la Esperantaj dissendoj de Radio Polonia povus esti interpretata kiel paŝo kontraŭ la libera esprimebleco kaj ankaŭ oni povus mise kompreni tiun decidon pro la juddeveno de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, konsiderata granda filo de Pollando kaj rekonata de Unesko kiel personeco de la homaro.

Ĉi tiuj dissendoj produktas al Pollando multajn amikojn tra la mondo, ankaŭ ĉar Esperanto kaj Pollando estas ligitaj en la menso de la ĝenerala publiko en granda parto de la mondo. La forigo de la Esperantaj elsendoj estus perdo ne nur por la esperantistoj, sed ankaŭ por Pollando mem. Kiel vjetnamoj, japanoj aŭ usonanoj, por ne paroli pri pli proksimaj eŭropanoj, povas ricevi taŭgajn informojn pri Pollando? Des pli en la epoko de tutmondiĝo de la radioelsendoj per la reto! Pollando montriĝis avangarda, kiam ĝi kreis tiujn elsendojn. Nun, dum ĝi havas pli kaj pli da ligoj kun eksterlando kaj integriĝas en Eŭropa Unio, ĝi povus survoji al paŝo malantaŭen. Por la tutmonda esperantistaro la ĉeso de la Esperantlingvaj elsendoj de Varsovio estas neimagebla, ĉar al nia movado apartenas homoj de opini-kreaj medioj (universitataj profesoroj, politikistoj, ĵurnalistoj, verkistoj kaj aliaj intelektuloj, eĉ Nobel-premiitoj), kiuj malgraŭ la profesiaj kaj sociaj taskoj regule sekvas la elsendojn kaj utiligas ilian enhavon por siaj laborceloj, ĉar oni kopias tiujn dissendojn kaj utiligas ilin en kursoj de Esperanto aŭ eĉ en dissendoj de aliaj radiaj stacioj, ktp.

Krome, sinjoro Prezidanto, nia Asocio estis jam traktanta i.a. kun polaj esperantistoj kaj instancoj pri aranĝado de la ĉiujara monda kongreso de esperantistoj ĝuste en Pollando en la jaro 2009-a, 150-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Ni ankoraŭ ne faris definitivan decidon. Sed estas evidenta afero, ke la plua aŭdigado de la elsendoj en la antaŭjubilea periodo havigus al Pollando pliajn amikojn kaj instigus al la partopreno en la jubileaj aranĝoj kaj aliaj konferencoj kaj kunvenoj kun la jubileo ligitaj.

Ni certas, ke vi scios influi la kompetentajn instancojn, por ke oni evitu ĝuste nun senutilajn problemojn povantajn negative influi je la bildo de Pollando en la mondo kaj movojn, kiuj povus endanĝerigi la okazigon de la monda kongreso de esperantistoj (proksimume 3000 partoprenantoj) en Pollando en la jaro 2009-a.

Mi fidas je via juĝo kaj restas je dispono por pliaj informoj al viaj oficejoj kaj eventuale eĉ por vizito al ili por klarigi persone la situacion.

Estimata Sinjoro Prezidanto!

La tutmonda esperantistaro - pro la amika sinteno al la patrujo de Zamenhof - tre atente sekvis la evoluon de Pollando en la lastaj jardekoj kaj des pli nun, kiam Pollando pli kaj pli intime kunlaboras kadre de Eŭropa Unio. En ĉio ĉi gravan rolon ludis kaj ludas rapida, findinda kaj bona inform-fluo. Tion certigas ĉiam plej efike radioelsendoj. Tial - en la nomo de la estraro de UEA kaj en la nomo de multnombraj amikoj de Pollando en la mondo - mi turnas min al vi, Sinjoro Prezidanto, kun la peto pri daŭra subteno de la Esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio.

Respektoplene

Renato Corsetti

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

11.09.2001
11.09.2001

Iu neeblaĵo nin obsedas.

Vi enspiru – la aer’ malmolas.

Preĝu pri l’ mortintoj, se vi kredas.

Preĝu, eĉ se kredi vi ne volas.

Skuas vian menson boraj tintoj.

Sciu – tion homoj mem procedis.

Klinu vin kaj preĝu pri l’mortintoj,

eĉ se vi neniam Dion kredis.

Vi ne pensu, kiu kiun venĝu.

Sekvu per rigard’ betulfolion.

Preĝu pri l’mortintoj, simple preĝu.

Ja vi kredas. Nu, almenaŭ ion.

Grigorij Arosev

Eklogo pri Dafni
Eklogo pri Dafni

Titir:

Atir, kial vi ploradas inter viaj genuoj nudaj?

Vidu supren, la ĉielo hele lazuras kaj la maro

nin invitas plene ĝui, kial vi ploras knabe kaŭre?

Atir:

Titir, mortis nia Dafni, kiam ankoraŭ ni kantadis

liajn versojn epopeajn kune ĉe la rando rivera.

Mi kun Mopso kaj Menalko estis defiantaj Aminton

vice kanti plejmodule kaj ni trovis sunon malgraŭ

la mallumo. L’ arboŝelo freŝis je niaj dediĉaj versoj

al Poeto kiu amis la racion kaj kredis pri la

bona volo de l’ homaro, kiam abrupte ni ekaŭdis

la singultojn de Erato, Kaliopo, Euterpo tristaj.

Ili ploris ĉar ekblovis la mistralo: nur misaŭguron

povis porti vintra vento fine de l’ somero. Aŭtuno

kovris frue Arkadion: versmoduli ne plu ni povis.

Venis Febo kun la nimfoj, kaj la vento ĉesis vivi.

Sur la brakoj de la dio kuŝis la korpo de l’ Poeto.

Apolono kriis larme

“Ĉesu ĉiuj ventoj de l’ nordo,

malaperu lumaj steloj, kaj silentu la homa voĉo.

Dionizo devas scii, ke li ĵus perdis satiruson

sed ke mia monto gajnis tiel vervan novan spiriton.

Ho, vekiĝu Helikono, ke l’ sunĉaro anoncu l’ tagon

ĉar nun vivas senmortulo!”

Titir, mi ne ploras pro l’ morto,

ploras mi pri la homaro kiu neniam lin aŭskultis.

Titir:

Atir, estas via tasko dismoduli flute la versojn

instruantajn kreski vive, por ke infano iĝu saĝa

plenkreskulo vivamanta. Atir, ekstaru kaj min sekvu,

ni skribadu sur la rokojn de Helenio firminsiste:

“Ruben min generis, Skotoj rabis min, Apolon’ min havas

kantis mi pri l’ ras’ infana, amo, libero kaj la splen’.”

Nicola Ruggiero

La paco eblas
Saluton, ho Poeto!

La paco eblas

Ĉi norda lando skuas sin vekiĝe

post vintra dormo, kaj la kulturistoj

surpaŝas kampojn vigle kaj feliĉe.

Jam semoj ĝermas kaj fermentas gistoj.

Fekundas nia mond’ printemposojle:

kio minacas lupe kaj orgojle?

Kia sovaĝo, kia pratribismo

impulsas homojn al perforto krima,

riski pri homfarita kataklismo,

paradi por timigo misanima?

Kio valoras pli ol kampaniloj,

trankvilaj gregoj, beboj en luliloj?

Kiel ni povas gvidi nian sorton?

Per amo aŭ malamo. Ni elektas:

mergiĝi en akordon aŭ en hordon;

la iron la unua paŝ’ direktas.

Do iru ni en neskuebla fido,

ke am’ pli fortas ol milita strido.

Rifuzu ni malamon interhoman,

malindajn prainstinktojn ni forĵetu!

Pacopostulon faru ni, tioman

ke homoj tra la mondo ĝin ripetu!

Ni fine pruvu, ke pacemaj fortoj

pli multenombras ol militkohortoj!

Per la komuna lingvo ni peradu

komunajn sentojn pri la homfatalo,

tiel ke nia unuec’ persvadu

gefratojn tra la mondo pri l’ realo

de l’ paca vojo al la ĝusta celo:

militon for, kunvivo en tolero.

William Auld

6-sep-1924 - 11-sep-2006

Homo
Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

L.L.Zamenhof

Ĉiuj floroj estas for
Por memori Wouter Pilger, kiu forpasis abrupte meze de Aŭgusto.

ĈIUJ FLOROJ ESTAS FOR?

de Pete Seeger

tradukis Wouter Pilger

Ĉiuj floroj estas for,

Kie ili estas nun?

Ĉiuj floroj estas for,

Jam de longa temp’.

Ĉiuj floroj estas for,

Knabin’ ilin premis al la kor’

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj knabinoj estas for,

Kie ili estas nun?

Ĉiuj knabinoj estas for,

Jam de longa temp’.

Ĉiuj knabinoj estas for,

Edziniĝis post ador’

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj edzoj estas for,

Kie ili estas nun?

Ĉiuj edzoj estas for,

Jam de longa temp’.

Ĉiuj edzoj estas for,

Soldatiĝis kun dolor’

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj soldatoj estas for,

Kie ili estas nun?

Ĉiuj soldatoj estas for,

Jam de longa temp’.

Ĉiuj soldatoj estas for,

En la tomboj de l’ memor’

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj tomboj estas for,

Kie ili estas nun?

Ĉiuj tomboj estas for,

Jam de longa temp’.

Ĉiuj tomboj estas for,

Kovras ilin flor-trezor’

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj floroj estas for,

Kie ili estas nun?

Ĉiuj floroj estas for,

Jam de longa temp’.

Ĉiuj floroj estas for,

Knabin’ ilin premis al la kor’

Ĉu nun komprenas vi?

Ĉu nun komprenas vi?

Eblas, kaj indas, elŝuti tiun ĉi kanzonon en versioj de Pete Seeger kaj Joan Baez