Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

La paco eblas

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio, Bildoj, poemaro por paco — nicola je la 15a kaj 46, la 13an de Septembro, 2006

Saluton, ho Poeto!

William Auld

La paco eblas 

Ĉi norda lando skuas sin vekiĝe
post vintra dormo, kaj la kulturistoj
surpaŝas kampojn vigle kaj feliĉe.
Jam semoj ĝermas kaj fermentas gistoj.
Fekundas nia mond’ printemposojle:
kio minacas lupe kaj orgojle?

Kia sovaĝo, kia pratribismo
impulsas homojn al perforto krima,
riski pri homfarita kataklismo,
paradi por timigo misanima?
Kio valoras pli ol kampaniloj,
trankvilaj gregoj, beboj en luliloj?

Kiel ni povas gvidi nian sorton?
Per amo aŭ malamo. Ni elektas:
mergiĝi en akordon aŭ en hordon;
la iron la unua paŝ’ direktas.
Do iru ni en neskuebla fido,
ke am’ pli fortas ol milita strido.

Rifuzu ni malamon interhoman,
malindajn prainstinktojn ni forĵetu!
Pacopostulon faru ni, tioman
ke homoj tra la mondo ĝin ripetu!
Ni fine pruvu, ke pacemaj fortoj
pli multenombras ol militkohortoj!

Per la komuna lingvo ni peradu
komunajn sentojn pri la homfatalo,
tiel ke nia unuec’ persvadu
gefratojn tra la mondo pri l’ realo
de l’ paca vojo al la ĝusta celo:
militon for, kunvivo en tolero.

William Auld
6-sep-1924 - 11-sep-2006

Bertolt Brecht: Legendo pri la morta soldato

Arkivita sub: Poezio, Bildoj — Cezar je la 23a kaj 08, la 17an de Aŭgusto, 2006

Legendo pri la morta soldato

(1918)


1
Printempo kvara de l’ milit’.
Sen espero, ke venas fin’,
decidis soldat’ sen plia hezit’
heromortigi sin.
2
La Ekscelenc’ bedaŭris ĝin,
ne pretis jam la milit’,
ke la soldat’ mortigis sin.
Tro fruis la suicid’.

(Plulegu)

Patro venu rakontu pri l’ milit’

Arkivita sub: Poezio, Bildoj — Cezar je la 00a kaj 58, la 17an de Aŭgusto, 2006

Verdun- ostoj de mortaj soldatoj

Ernst Jandl

PATRO VENU, RAKONTU PRI L’ MILIT’

patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi ekservis
patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi pafis, patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi vundiĝis
patro venu rakontu pri l’ milit’
kiel vi falis
patro venu rakontu pri l’ milit’

Ernst Jandl

VATER KOMM ERZÄHL VOM KRIEG

vater komm erzähl vom krieg
wiest eingrückt bist
vater komm erzähl vom krieg
wiest gschossen hast
vater komm erzähl vom krieg
wiest verwundt worden bist
vater komm erzähl vom krieg
west gfallen bist
vater komm erzähl vom krieg

***

Ni ĉiuj diras: ŝancon al pac’!

Arkivita sub: Novaĵoj, Bildoj, Kanzonoj — Manolo je la 15a kaj 15, la 7an de Decembro, 2005

John Lennon

La 8a de decembro estas la 25a jubileo de la mortigo de John Lennon far frenezulo. Li estis unu el la plej furora pacbatalanto de sia epoko.


Ni ĉiuj diras: ŝancon al pac’!

parolo de fizikisto

Arkivita sub: Bildoj — nicola je la 16a kaj 24, la 1an de Decembro, 2005

;-)

danke al: http://www.hetemeel.com/einsteinform.php