Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Ĉiuj floroj estas for

Arkivita sub: Novaĵoj, Pensoj, Kanzonoj — nicola je la 01a kaj 05, la 3an de Septembro, 2006

Por memori Wouter Pilger, kiu forpasis abrupte meze de Aŭgusto.

ĈIUJ FLOROJ ESTAS FOR?
de Pete Seeger
tradukis Wouter Pilger

Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin’ ilin premis al la kor’
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
(Plulegu)

La pensoj liberas (kanto)

Arkivita sub: Kanzonoj — Cezar je la 10a kaj 00, la 23an de Aŭgusto, 2006

LA PENSOJ LIBERAS

(germana popolkanto)

sondokumento (klaku Audiodatei des Liedes)

La pensoj de la hom’
liberas kaj restas,
laŭ nokta fantom’
kaŝite ja estas.

Ĝin hom’ nek divenas
nek ĉenoj katenas.
Do restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’!

Mi pensas kun plezur’,
kverelojn evitas.
Sekrete mi nur
pri ĉio meditas.

Dezirojn- vi sciu,
malhelpas neniu,
ĝi restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’!

Se iu ĵetos min
karceren ĉepane,
mi simple diras lin:
“Vi agas ja vane.
La pensoj trapasos
kaj murojn frakasos
per forta potenc’,
ĉar liberas la pens’.”

Kaj tial ĉe la fin’
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
do daŭre plu movu.

Mi povas sentime
beati anime
laŭ sento kaj mens’,
ĉar liberas la pens'’!

germana popolkanto

“Die Gedanken sind frei”

Vortoj de “fluganta folio” (1780)

tradukis Cezar

surbaze de traduko de B.Klatil

Balado pri la atombombo

Arkivita sub: Poezio, Pensoj, Ideoj, Kanzonoj — Cezar je la 10a kaj 00, la 27an de Aprilo, 2006

Tiun ĉi afiŝon mi retrovis tute hazarde. Ĝin ekkreis la kara Cez’ kies vera nomo estas Hans-Georg Kaiser, genia homo kaj tre tre klera. Mi trovis ĝin tute hazarde antaŭ iom da tagoj kaj aperis sub miaj okuloj. Sinjorino Scivolemo instigis min eklegi kaj vidis, ke Cez’ pretigis ĝin la 28an de Novembro, 2005a je 14a kaj 54 minutoj. Mi ne scias, kial li ne plu afiŝis ĝin. Nek iam, eble, mi scios la kaŭzon.
Sed nun 27an de Aprilo 2006a, afiŝi tiun ĉi poemon de Kalocsay havas signifon. Duoblan, mi dirus. Ĉar tiel ne nur oni rememoras unu el niaj plej gravaj poetoj, sed ankaŭ ĉar oni rememoras liajn vortojn, ideojn kaj pensojn. Iasence ni donas al li tiun senmortecon kiun li certe meritas.
Eĉ pli. Des pli ni aŭskultas radi-, televid- elsendojn, ni sentas ke nia mondo ne estas en paco. Ni ne estus revuloj se ni pensus nin en vere paca mondo, ni estus frenezaj. Ni devas lerni nian pasintecon, por bone vivi la nuntempecon. Nur tiel ni povas esperi je paca estonteco.

K. KALOCSAY
Balado pri la atombombo

aperis en Literatura Mondo, 1947, p. 9

Hip, hura, jen la atombombo.
La mortigilo sen rival’!
La kompatinda packolombo
Baraktas en danĝer’ de fal’.
Jen, eblas por la mondbatal’
Disliberigi la fantomojn,
Ĝis plenumiĝos la fatal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

Jam morte putras, sed al tombo
Ne volas fali Kapital’.
Ĝi vivon maskas kun aplombo
En mortodanca bakhanal’.
Jen, homoj, al vi sangpokal’,
Elsorbu el ĝi la aromojn,
Ĝis la festenon finos knal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

Ĉu helpus do la hekatombo,
La pluv’ de fajro kaj de ŝtal’,
La granda landbalaa trombo
Al estroj de la mon-ĝangal’?
Ne! Sed por savi de skandal’
La bankrotkapajn ekonomojn,
Necesas io! Nur detal’:
Se l’ Ter’ solviĝos en atomojn.

Princoj de l’ Mono! Ĉi regal’
Ne logos al vi plu la homojn,
Sed sub vi vere, jen final’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

AL NIKIFOROS

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio, Prozo, Raportoj, Ideoj, Kanzonoj — nicola je la 00a kaj 46, la 21an de Aprilo, 2006

el: Canzoni contro la guerra

Teksto de Alekos Panagoulis
Muziko de Mikis Theodorakis

Ateno, la 21an aprilan 1967a: la “koloneloj” gvidataj de la klerikaj faŝistoj Papadopoulos kaj Ioannidis, subtenataj de CIA kaj de la usona registaro, eksigis la grekan registaron libere elektitan per sanga ŝtatrenverso, kiun sekvos poste terura subpremado. Ege trafita estis la intelektula elito greka, inter kiuj la poetoj Yannis Ritsos, Yorgos Seferis kaj Nikiforos Vrettakos, estas enkarcerigitaj, aŭ izoligitaj en malproksimegaj insuloj, aŭ ekziligitaj.
La 13an de Aŭgusto de la sama jaro, anarĥista studento, Alexandros (Alekos) Panagoulis (naskita en 1939a), plenumas sensukcesan murdatencon kontraŭ Papadopoulos. Enkarcerigita, torturita kaj mortkondamnita en Novembro 1968a, li iĝos la simbolo mem de la rezistado kontraŭ la greka diktaturo. Lia proceso transformiĝas en akuza ago kontraŭ la senkompata kaj obskuranta milita reĝimo, kaj la mortkondamno ne estos plenumita pro la fortegaj internaciaj premoj.
Panagoulis restis en karcero en tuta izolado ĝis la 1973a, kiam la diktaturo estas jam mortanta. Post la masakro ĉe la politekniko de Ateno (17an de Novembro 1973a) kaj post la malsukceso en Kipro dum la somero de 1974a, la registaro falas kaj la demokratio revenas en Grekion post sep jaroj teruraj.
En 1974a Panagoulis, kiu en karcero skribis ĉiel, publikigas en Italio la libron “Mi skribas al vi el Grekia karcero”. Ekfloras tie lia fama amrilato kun la itala ĵurnalistino Oriana Fallaci, pri kio oni parolas en libro “Un uomo” [”Homo”].
En 1976a Panagoulis mortas, dum li stiris sian Fiat 131 verdan, en mistera strata akcidento en Pireo, kaj multaj konsideris kaj konsideras eĉ nuntempe ke tio kio okazis estis sabotado kaj politika murdo.
El la skribitaj verkoj de Panagoulis multon muzikigis de alia granda greko kiu estis persekutita de la faŝista diktaturo: Mikis Theodorakis.
Jen tio kio estis skribata por la morto, en ekzilo, de Nikiforos Vrettakos.

(Riccardo Venturi, trad. Nicola Ruggiero)

Nikiforos

AL NIKIFOROS

Kiam mi eksciis pri via morto
mi ne povis plori.
Mi turniĝis en la lito
de l’ malsanulejo.
Mi memoris pri nia lasta renkontiĝo.
“Ili ne kuraĝos”, vi diris,
“Ili ne havas alian straton”, mi respondis.
“Kaj tiu strato estos ilia tombejo”,
vi kriis, plena je fido.
Jes, Nikiforos, ĝi estos ilia tombejo
jes, Nikiforos.
Kaj tiun ĉi promeson ni faras
anstataŭ fari rekvieman meson.

“La milito de Pjero”

Arkivita sub: Pensoj, Kanzonoj — nicola je la 17a kaj 27, la 13an de Januaro, 2006

Fabrizio De André estis itala kantaŭtoro kaj mortis antaŭ sep jaroj. Lia voĉo estis ’simpatia’ (laŭ etimologio: kunsentanta) al apartigitaj homoj, kiaj putinoj, ciganoj, revuloj kaj ties temoj, unu el tiuj estis la paco. Jen, la plej fama el liaj kanzonoj, “La milito de Pjero”
(Plulegu)

Imagu

Arkivita sub: Poezio, Pensoj, Kanzonoj — nicola je la 21a kaj 46, la 1an de Januaro, 2006

Mi, Nicola, dediĉas ĝin al Cez’ kiu mem ĝin tradukis tiel bele.

IMAGU

Imagu nin sen dioj.
Ĝi tre facilas, ĉu?
Kaj sen infero,
kaj super ni nur blu’.
Imagu, ke l’ homaro
vivas en la nun’. A ha….

Imagu nin sen landoj.
Ne estas pen’ por vi.
Sen murdoj kaj herooj,
kaj eĉ sen religi’.
Imagu: ĉiuj homoj
vivas en harmoni’.

Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu
por ke l’ mondo kunu, ĉu?

Imagu nin sen havoj -
vi miros pri l’ eblec’.
sen riĉo kaj malsato,
en plena beatec’.
Imagu: ĉiuj homoj
vivos en fratec’.

Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu,
kaj la mondo kunos, ĉu?

Ni ĉiuj diras: ŝancon al pac’!

Arkivita sub: Novaĵoj, Bildoj, Kanzonoj — Manolo je la 15a kaj 15, la 7an de Decembro, 2005

John Lennon

La 8a de decembro estas la 25a jubileo de la mortigo de John Lennon far frenezulo. Li estis unu el la plej furora pacbatalanto de sia epoko.


Ni ĉiuj diras: ŝancon al pac’!

La dizertonto

Arkivita sub: Kanzonoj — nicola je la 11a kaj 02, la 1an de Decembro, 2005

LA DIZERTONTO
tekstoj de Boris Vian
muziko de Boris Vian kaj Harold Berg
tradukis Georges Lagrange
Boris Vian kun koro
Sinjoro Prezident’
mi skribas ĉi leteron
kaj havas mi esperon,
vi legu kun atent’.
Alvenis jen paper’
kun la ordon-invito
foriri al milito
merkrede je l’ vesper’
Mi diras sen rezon’
ke tion mi ne faros
mi sur la ter’ ne staros
por murdo de la hom’.
Ne ofendiĝu vi
se mi per ĝi vin spitas,
mi ĉion mem decidas
kaj tuj dizertos mi.
(Plulegu)

Ĉu vi pentas?

Arkivita sub: Kanzonoj — nicola je la 07a kaj 00, la 24an de Novembro, 2005

Ĝin kantas Persone.

Ĉu vi pentas?

muziko & teksto: Borje

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la rekrutad’ vi ja vere vervis
Tiam pensis vi “mi fariĝos viro”
Rampis kun fier’ tra la kot’ kaj ŝmiro
Ho! kia malbonŝanc’ startas nun milito
Ĉu surpriziĝas vi? Ha, kia hipokrito!
Nun pafas vi al land’ kie vi jam estis
Jes, vi vizitis ĝin, kaj vi tie festis en la I.J.K.

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la bombatak’ vi ja vere nervis
Nun malamikarme’ venas kun impeto
Saltu el la fosaĵ’ levu bajoneton
Fimalamiksoldat’ frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K.

Grava

Arkivita sub: Kanzonoj — nicola je la 17a kaj 43, la 23an de Novembro, 2005

Kantas Esperanto Desperado, muziko kaj teksto de Amiro (Amir HADZIAHMETOVIC).
Teksto inspirita de poemo ‘Bone estus ne rebati’ de József Attila, hungara poeto.

Aŭskultu ĝin!

Grava

Kiam estas ni, kiam estas ni batataj,
bone estus pli, bone estus ne rebati,
nek permane, nek pervorte, ne rebatu, amu forte (x2)

ĉar…Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

Kun animo mia, longe devus mi disputi,
al malbono fia, kiel agi ĉu rebati, sed
je l’ komenco estis vorto, ĝis la fino, ĝis la morto (x2)

Refreno:
ke…Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

pere de la lingvo esperanto
fari bonon, trovi amon, krei harmonion