Disonanco - de Jorge Camacho

Disonanco
Unu plian aŭguston, jen la fars’ olimpika,
dum minora milito eksplodas en Kaŭkazo,
tro for de la pekinaj rekordoj kaj eventoj,
de Hu, de Bush, de Putin, de ĉiuj potenculoj.
La pafoj kaj bombardoj, la mortoj kaj la sango
de sud- kaj nord-osetoj, de rusoj kaj kartveloj,
neniun interesas, neniun mobilizas
en brava nova mondo da televiziuloj.
Nur sporton, eĉ sen pano! Bataloj mem akordas
kun buntaj flagoj, himnoj, kun venkoj kaj medaloj,
rekvizitoj de l’ plaĉa spektaklo olimpika.
(Se mankas al vi verso, silaboj, rimoj,
serĉu ilin en Moskvo aŭ sur la mont’ Parnaso.)
Madrido, 9.8.2008



Bertolt BRECHT [BERtold breĥt] (naskiĝis la 10-an de februaro, 1898, mortis la 14-an de aŭgusto, 1956) estis germana verkisto, dramisto kaj reĝisoro, li havis komunismajn idealojn. Brecht naskiĝis en Augsburg. Abomenante la germanan politikon kaj persekutate de la regantoj, li en 1933 forlasis Germanion kaj vivis inter alie en Svisio, Finnlando, Danio kaj Usono. En 1949 Brecht revenis al Orienta Berlino, kie li kune kun sia edzino, la aktorino Helene Weigel, fondis la teatran grupon “Berliner Ensemble”. Brecht mortis en Berlino en 1956.