Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

kontribuo de Valentin Melnikov

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 17a kaj 28, la 23an de Novembro, 2005

Kara kolego,

mi aprobas k subtenas vian iniciaton.
Cxi-kune mi sendas kelkajn miajn tradukojn de kontraumilitaj poemoj, vi povas libere uzi.
La originaloj aperis en 1970-aj jaroj.

-
Amike - Valentin Melnikov

Mi publike dankas Valentin Melnikov pro lia kontribuo kion mi enretigos iom post iom. Jen la unua:

Robert Roĵdestvenskij

MULTAS NI

Multas – homoj – ni en nia mondo.
Pense rompas kapon la geni’:
en ĉi vivo, en la viva rondo
nun freneze plimultiĝis ni!

Batas la eksplod’ demografia,
kaj rompiĝas mara bord-lini’.
Urboj ŝvelas, kvazaŭ puso fia.
Tre multegas, tro multegas ni!

Multas ni. (Saĝulo laŭdas bombon.)
Multas ni. (Ondaron tranĉas ŝip’.)
Multas!.. Tamen certe homa nombro
ne sufiĉos por milit-disip’.

El la rusa tradukis Valentin Melnikov

La nigrigita mevo

Arkivita sub: Poezio — Cezar je la 10a kaj 33, la 23an de Novembro, 2005

birdomortado

Keyhan Sayadpour

*La nigrigita mevo*

- Mi estas:

Nigrigita mevo,
Viktimo de l’ fi-revo,
Kaj de l’ region-krevo,
Ĉu defenda devo?

- Mi estis:

Birdo neĝkolora,

Sur marbordo ora,
Pacemulo elkora,
De l’ politiko fora.

- Min nigrigis:

Petrol-tuba rompo,
Malica trompo,
La fumo de l’ pompo,
La minaco de l’ maskradbombo.

- Mi vidis:

Okupantaran feston,
Fremdarmean ĉeeston,
Armilan provteston,
La dezertan tempeston (1).

- Mi atentigas ke:

La teron skui,
Ĉion detrui,
Morton ĝui,
Kiel rekonstrui?

- Mi aŭdis:

Ŝprucantan petrolputon,
Ies diskuton,
Alies malmuton,
La vanan tuton.

- Min mirigas:

La petrol-milito,
Orgojla kreito,
Eksplodo de dinamito,
Kies profito?

- Mi rakontas pri la:

Ligo inter ŝtatoj,
Plene armitaj soldatoj,
Bombo-riĉaj Virkatoj(2),
Malfeliĉaj atakatoj.

-Min maltrankviligas:

Misilo-donaco,
Pro misilminaco,
Ĉiama malpaco,
Ĉu ekzistas kuraco?

- Min impresis:

Konscienca malforto,
Fortula komforto,
Malfortula morto,
Kiom mizera sorto!

- Min suferigas:

Neniiĝo de ĉio,
Kaj de l’ petrol-industrio,
Mort-ceremonio,
Ĉu nova Vjetnamio?

- Mi pensas pri:

La homaj rajtoj,
Kies rajtoj?
Sub bombardantaj kajtoj(3),
Ĉu estos futuraj Kuvajtoj?

Aperis en “Irana Esperantisto”, Jaro 2, n-ro 4, somero 2003, pagxo 12.

1- ‘La dezerta tempesto’ estis la nomo de la milito.
2- Usona milita flugilo.
3- Temas pri flugiloj.

Antaŭ kelkaj jaroj, Irako okupis Kuvajton kaj poste Usono kaj kelkaj aliaj
ŝtatoj atakis Irakon. Dum la milito, la petrolo malpurigis akvon. En la
televidaj kanaloj oni montris birdojn malpurigitajn je petrolo. Tiu sceno
impresis min verki jenan poeziaĵon. Nuntempe kiam Usono refoje atakis
Irakon malgraŭ tutmondaj kontraŭstaroj, ŝajne estas bona okazo prezenti
ĝin. Keyhan Sayadpour

Rimarko: La tekston sendis Keyhan Sayadpour al la listo “esperantopoezio“, en kiu kelkaj esperantistoj estas aktivaj, kiuj kunlaboras ankaŭ en tiu ĉi listo. Li estas membro. Ne hezitu aliĝi al ni, se vi kiel poeziemulo ŝatas amikecan rondon de pacemaj poetoj kaj poeziemuloj. (Cez)

Kies la Luno?

Arkivita sub: Poezio — massimo je la 20a kaj 47, la 21an de Novembro, 2005

Vi trapikis ĝin per via standardo
sed ne estas via, la blankega Luno,
brilas sur viaj McDonald’s,
sur la militaj bazoj kaj sur la aviadilaj ŝipoj,
atavisma okulo, paciencema juĝisto,
ĝi radias la nokton kaj la oceanojn,
ĝi regas la akvojn
sen la linioj de la atlaso,
ĝia lumo estas malvarma kaj malproksima
reflekso de nuklea fajro,
ĝiaj montoj sen vento
ne subtenas la akrajn sonojn
de via infekta idiomo.

Massimo Acciai

Kiel tion afiŝi?

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio — blazioelhungario je la 11a kaj 26, la 21an de Novembro, 2005

BLAZIO
VAHA n.s. WACHA

KIEL TION AFIŜI?

Gejunuloj
ja amliton
al milito
certe preferas.

Homoj!
Ofendadu vin vorte,
se vi atakemas forte!

Bataloj restu
ekranaj, vortaj, vebaj!

Bebaj masakroj, ĉiusencaj,
FORGESIĜU!

La interna ideo de E-o estas la paco

Arkivita sub: Poezio — Cezar je la 09a kaj 46, la 21an de Novembro, 2005

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Himno de la Esperantistoj

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l’ espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.

***

Militrespubliko

Arkivita sub: Poezio — Cezar je la 17a kaj 26, la 19an de Novembro, 2005

Lauxtparolilo
Cezar

Militrespubliko

Parolis barbare la laŭtparolil’
mensogojn pri l’ brava anar’.
Reganto parolis kun granda senil’.
Eksonis de supre fanfar’.

Ni staris ĉe l’ rando kun morna mien’,
entondre de l’ marŝa muzik’.
Sed flagon ne svingis pro nia sinten’.
Por kio militrespublik’?

La grego rigardis al ni kun koler’,
amase en laŭta aplaŭd’.
Perfide nin gapis sen iu toler’.
Trakuris min frost’ sur la haŭt’.

***

Blazio Vaha, Wacha Balazs demandis:

Kara Cez,

ĉu tio estas fantazia okazo laŭ ofta, ripetiĝanta modelo, aŭ temas pri io historie konkreta?

Pri ambaŭ. Mi travivis tion, kiam mia naskiĝlando GDR enmarŝis en Ĉeĥion. GDR = Germana Demokratia Respubliko. Duan fojon, kiam FRG = Federcia Germana Respubliko, ekpartoprenis en la militkrimo ĵeti bombojn sur civilistojn en Jugoslavio. En ambaŭ kazoj mi estis ŝokita kiel rapide homoj povas ŝanĝi sian opinion pri paco kaj milito. Krome mi konas tion el rakontoj de Marut, kaj el aliaj tempodokumentoj pri la Unua kaj Dua Mondmilitoj. La aludo pri la brava anar’ estas flankbato pri la esperantistoj, kiuj gloris militojn - ankaŭ tiaj tempoj estis. En Germanio esperantistoj provis kunlabori kun Hitler, aliaj laboris por Stalin. Vilhelmo Reich verkis pri la psikologia flanko de militoj, pri la temo amaso kaj militoj. Se ne estos plu amasoj kaj gvidantoj de tiuj amasoj, ne estos plu militoj. Kaj ankaŭ ne plu marŝmuziko, kaj ne plu laŭtparoliloj, kiuj ludas gravan rolon en la romano de Orwell: 1984. Jen malagrabla, sed gravega libro…

Amike, Cez!

« La antaŭa paĝo