Tiun ĉi afiŝon mi retrovis tute hazarde. Ĝin ekkreis la kara Cez’ kies vera nomo estas Hans-Georg Kaiser, genia homo kaj tre tre klera. Mi trovis ĝin tute hazarde antaŭ iom da tagoj kaj aperis sub miaj okuloj. Sinjorino Scivolemo instigis min eklegi kaj vidis, ke Cez’ pretigis ĝin la 28an de Novembro, 2005a je 14a kaj 54 minutoj. Mi ne scias, kial li ne plu afiŝis ĝin. Nek iam, eble, mi scios la kaŭzon.
Sed nun 27an de Aprilo 2006a, afiŝi tiun ĉi poemon de Kalocsay havas signifon. Duoblan, mi dirus. Ĉar tiel ne nur oni rememoras unu el niaj plej gravaj poetoj, sed ankaŭ ĉar oni rememoras liajn vortojn, ideojn kaj pensojn. Iasence ni donas al li tiun senmortecon kiun li certe meritas.
Eĉ pli. Des pli ni aŭskultas radi-, televid- elsendojn, ni sentas ke nia mondo ne estas en paco. Ni ne estus revuloj se ni pensus nin en vere paca mondo, ni estus frenezaj. Ni devas lerni nian pasintecon, por bone vivi la nuntempecon. Nur tiel ni povas esperi je paca estonteco.
K. KALOCSAY
Balado pri la atombombo
aperis en Literatura Mondo, 1947, p. 9
Hip, hura, jen la atombombo.
La mortigilo sen rival’!
La kompatinda packolombo
Baraktas en danĝer’ de fal’.
Jen, eblas por la mondbatal’
Disliberigi la fantomojn,
Ĝis plenumiĝos la fatal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.
Jam morte putras, sed al tombo
Ne volas fali Kapital’.
Ĝi vivon maskas kun aplombo
En mortodanca bakhanal’.
Jen, homoj, al vi sangpokal’,
Elsorbu el ĝi la aromojn,
Ĝis la festenon finos knal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.
Ĉu helpus do la hekatombo,
La pluv’ de fajro kaj de ŝtal’,
La granda landbalaa trombo
Al estroj de la mon-ĝangal’?
Ne! Sed por savi de skandal’
La bankrotkapajn ekonomojn,
Necesas io! Nur detal’:
Se l’ Ter’ solviĝos en atomojn.
Princoj de l’ Mono! Ĉi regal’
Ne logos al vi plu la homojn,
Sed sub vi vere, jen final’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.