Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

AL NIKIFOROS

Arkivita sub: Novaĵoj, Poezio, Prozo, Raportoj, Ideoj, Kanzonoj — nicola je la 00a kaj 46, la 21an de Aprilo, 2006

el: Canzoni contro la guerra

Teksto de Alekos Panagoulis
Muziko de Mikis Theodorakis

Ateno, la 21an aprilan 1967a: la “koloneloj” gvidataj de la klerikaj faŝistoj Papadopoulos kaj Ioannidis, subtenataj de CIA kaj de la usona registaro, eksigis la grekan registaron libere elektitan per sanga ŝtatrenverso, kiun sekvos poste terura subpremado. Ege trafita estis la intelektula elito greka, inter kiuj la poetoj Yannis Ritsos, Yorgos Seferis kaj Nikiforos Vrettakos, estas enkarcerigitaj, aŭ izoligitaj en malproksimegaj insuloj, aŭ ekziligitaj.
La 13an de Aŭgusto de la sama jaro, anarĥista studento, Alexandros (Alekos) Panagoulis (naskita en 1939a), plenumas sensukcesan murdatencon kontraŭ Papadopoulos. Enkarcerigita, torturita kaj mortkondamnita en Novembro 1968a, li iĝos la simbolo mem de la rezistado kontraŭ la greka diktaturo. Lia proceso transformiĝas en akuza ago kontraŭ la senkompata kaj obskuranta milita reĝimo, kaj la mortkondamno ne estos plenumita pro la fortegaj internaciaj premoj.
Panagoulis restis en karcero en tuta izolado ĝis la 1973a, kiam la diktaturo estas jam mortanta. Post la masakro ĉe la politekniko de Ateno (17an de Novembro 1973a) kaj post la malsukceso en Kipro dum la somero de 1974a, la registaro falas kaj la demokratio revenas en Grekion post sep jaroj teruraj.
En 1974a Panagoulis, kiu en karcero skribis ĉiel, publikigas en Italio la libron “Mi skribas al vi el Grekia karcero”. Ekfloras tie lia fama amrilato kun la itala ĵurnalistino Oriana Fallaci, pri kio oni parolas en libro “Un uomo” [”Homo”].
En 1976a Panagoulis mortas, dum li stiris sian Fiat 131 verdan, en mistera strata akcidento en Pireo, kaj multaj konsideris kaj konsideras eĉ nuntempe ke tio kio okazis estis sabotado kaj politika murdo.
El la skribitaj verkoj de Panagoulis multon muzikigis de alia granda greko kiu estis persekutita de la faŝista diktaturo: Mikis Theodorakis.
Jen tio kio estis skribata por la morto, en ekzilo, de Nikiforos Vrettakos.

(Riccardo Venturi, trad. Nicola Ruggiero)

Nikiforos

AL NIKIFOROS

Kiam mi eksciis pri via morto
mi ne povis plori.
Mi turniĝis en la lito
de l’ malsanulejo.
Mi memoris pri nia lasta renkontiĝo.
“Ili ne kuraĝos”, vi diris,
“Ili ne havas alian straton”, mi respondis.
“Kaj tiu strato estos ilia tombejo”,
vi kriis, plena je fido.
Jes, Nikiforos, ĝi estos ilia tombejo
jes, Nikiforos.
Kaj tiun ĉi promeson ni faras
anstataŭ fari rekvieman meson.

belege

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 23a kaj 51, la 27an de Marto, 2006

Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj

Liberigu ilin!

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 14a kaj 54, la 27an de Marto, 2006

El ret-mesaĝo de Zbigniew Galor kaj Ilona Koutny

La suban informon ni ricevis de mia pola amiko pollingve. Mi rapide tradukis gxin.
Zbigniew Galor, Ilona Koutny
PS Marzena kaj Wojciech estas niaj (de Ilona kaj mi) gekonatuloj
(Plulegu)

“Esperanto - ĉu lingvo de paco?”

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 02a kaj 22, la 21an de Februaro, 2006

La temo de ĉi-jara IJF tiklas nian projekton mem. Ĉu Esperanto estas lingvo de paco? Ĉu ĝi povas iĝi aŭ…? Sed fakte, kio estas paco? Ĉu “simple” malmilito? Aŭ…?
Ni certe pridiskutos en la IJF :->

Venu!
pace!

(Plulegu)

11000

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 14a kaj 47, la 17an de Januaro, 2006

Ĝis nun, “Poetoj por la paco, kontraŭ milito” ricevis 11000 da vizitoj. Dankon al vi chiuj, kaj… ne hezitu kontakti nin :-) .

Nicola

“La milito de Pjero”

Arkivita sub: Pensoj, Kanzonoj — nicola je la 17a kaj 27, la 13an de Januaro, 2006

Fabrizio De André estis itala kantaŭtoro kaj mortis antaŭ sep jaroj. Lia voĉo estis ’simpatia’ (laŭ etimologio: kunsentanta) al apartigitaj homoj, kiaj putinoj, ciganoj, revuloj kaj ties temoj, unu el tiuj estis la paco. Jen, la plej fama el liaj kanzonoj, “La milito de Pjero”
(Plulegu)

Imagu

Arkivita sub: Poezio, Pensoj, Kanzonoj — nicola je la 21a kaj 46, la 1an de Januaro, 2006

Mi, Nicola, dediĉas ĝin al Cez’ kiu mem ĝin tradukis tiel bele.

IMAGU

Imagu nin sen dioj.
Ĝi tre facilas, ĉu?
Kaj sen infero,
kaj super ni nur blu’.
Imagu, ke l’ homaro
vivas en la nun’. A ha….

Imagu nin sen landoj.
Ne estas pen’ por vi.
Sen murdoj kaj herooj,
kaj eĉ sen religi’.
Imagu: ĉiuj homoj
vivas en harmoni’.

Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu
por ke l’ mondo kunu, ĉu?

Imagu nin sen havoj -
vi miros pri l’ eblec’.
sen riĉo kaj malsato,
en plena beatec’.
Imagu: ĉiuj homoj
vivos en fratec’.

Eble ŝajnas, ke mi revas,
sed mi jam ne solas plu.
Vi iam nin aliĝu,
kaj la mondo kunos, ĉu?

La Infana Raso - XXI (fragmento)

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 16a kaj 12, la 29an de Decembro, 2005

El “La Infana Raso”, fragmento el la 21a ĉapitro.

Jam la junaj parolas pri nova milito,
dum sango apenaŭ sekiĝis sur niaj manoj:
epokon de Dio sekvas epoko de dioj,
Bomb’ acidigas la pluvon

Movado sen nomo

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 17a kaj 30, la 19an de Decembro, 2005

Jen frata projekto: Movado sen nomo
movado sen nomo

(Plulegu)

Ni ĉiuj diras: ŝancon al pac’!

Arkivita sub: Novaĵoj, Bildoj, Kanzonoj — Manolo je la 15a kaj 15, la 7an de Decembro, 2005

John Lennon

La 8a de decembro estas la 25a jubileo de la mortigo de John Lennon far frenezulo. Li estis unu el la plej furora pacbatalanto de sia epoko.


Ni ĉiuj diras: ŝancon al pac’!

« La antaŭa paĝoLa sekva paĝo »