Poetoj por la paco, kontraŭ milito

per viaj pensoj, ideoj, emocioj, por krei pacan mondon

Pri “Canzoni contro la guerra”

Arkivita sub: Novaĵoj — nicola je la 14a kaj 38, la 2an de Decembro, 2005

Jen prezento de projekto simila al la nia:

Canzoni contro la guerra [Kanzonoj kontraŭ la milito] estas ĥora laboro arigi kanzonajn tekstojn (de la tuta mondo kaj de ĉiu epoko), kiuj estu laŭenhave pacifistaj kaj kontraŭmilitismaj, en Datumbazo kaj per liberaj kontribuoj de legantoj kaj kunlaborantoj.
(Plulegu)

parolo de fizikisto

Arkivita sub: Bildoj — nicola je la 16a kaj 24, la 1an de Decembro, 2005

;-)

danke al: http://www.hetemeel.com/einsteinform.php

La dizertonto

Arkivita sub: Kanzonoj — nicola je la 11a kaj 02, la 1an de Decembro, 2005

LA DIZERTONTO
tekstoj de Boris Vian
muziko de Boris Vian kaj Harold Berg
tradukis Georges Lagrange
Boris Vian kun koro
Sinjoro Prezident’
mi skribas ĉi leteron
kaj havas mi esperon,
vi legu kun atent’.
Alvenis jen paper’
kun la ordon-invito
foriri al milito
merkrede je l’ vesper’
Mi diras sen rezon’
ke tion mi ne faros
mi sur la ter’ ne staros
por murdo de la hom’.
Ne ofendiĝu vi
se mi per ĝi vin spitas,
mi ĉion mem decidas
kaj tuj dizertos mi.
(Plulegu)

K. Kaloĉaj: Balado pri la atombombo

Arkivita sub: Poezio — Cezar je la 15a kaj 06, la 28an de Novembro, 2005

Atombombo_kungazetviro

Balado pri la atombombo
de K. KALOCSAY
aperis en Literatura Mondo, 1947, p. 9

Hip, hura, jen la atombombo.
La mortigilo sen rival’!
La kompatinda packolombo
Baraktas en danĝer’ de fal’.
Jen, eblas por la mondbatal’
Disliberigi la fantomojn,
Ĝis plenumiĝos la fatal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

Jam morte putras, sed al tombo
Ne volas fali Kapital’.
Ĝi vivon maskas kun aplombo
En mortodanca bakhanal’.
Jen, homoj, al vi sangpokal’,
Elsorbu el ĝi la aromojn,
Ĝis la festenon finos knal’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

Ĉu helpus do la hekatombo,
La pluv’ de fajro kaj de ŝtal’,
La granda landbalaa trombo
Al estroj de la mon-ĝangal’?
Ne! Sed por savi de skandal’
La bankrotkapajn ekonomojn,
Necesas io! Nur detal’:
Se l’ Ter’ solviĝos en atomojn.

Princoj de l’ Mono! Ĉi regal’
Ne logos al vi plu la homojn,
Sed sub vi vere, jen final’:
La Ter’ solviĝos en atomojn.

El la kolekto de Don Harlow
Blazio Vaha trovis kaj sendis ĝin al la listo “esperantopoezio

Ratoj

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 07a kaj 00, la 26an de Novembro, 2005

Ratoj

Jen la nacio ratigita,
de la ĉefrato rajtigita
profitocele homojn murdi,
kaj laŭte gurdi
pri l’ sankta devo akapara.
ĉu de l’ eksplodoj fum’ senklara
la historion jam forvoras?

Ja mi memoras
rakontojn de l’ amata panjo,-
kiu sub bomboj kaj sen pano
sukcesis trovi fuĝan savon,-
sed mian avon
kaj la onklinon-belulinon
batpelis en la gasmaŝinon
konvinkoplene ĉionrajtaj
aliaj ratoj.

Do, ĉu mi kredu sendemande
al la blekantaj propagande
kaj gazetaro kaj etero?
ĉu estas vero,
ke por la pun’ de l’ homo fia,
ankaŭ por mi malsimpatia,
necesas murdi milojn multajn -
tute senkulpajn?!

Militsukceso ebriigas,
la sangavidon sang’ malligas,
kaj eĉ kunulo aŭ konato
fariĝas rato.
Vekiĝas svaga sangavido,
aŭ volo venĝi ĉe la vido,
ke mortas kun la lasta ŝriko
batalamiko.

Ho, etracia subtenanto
de murdoj en la fora lando, -
vin, kiu fakte tion puŝas,
milit’ ne tuŝas.
Sed ĉu vi certas, ke l’ rataro
post ia nova avataro
ne venos sub alia nomo
al via domo?

Bruna ŝtono, 23.03. 2003

Pentopoemeto aŭtobusa, numero 106

Arkivita sub: Poezio — blazioelhungario je la 22a kaj 30, la 25an de Novembro, 2005

BlazIo VAHA n.s. WACHA

Pentopoemeto
aŭtobusa,
numero 106

Trinkante kafon nigran,
jen, ŝlimon nafte nigran
mi preteratentis.

Spektante maskeradon
Espan, mi masakradon
jen pretervidis.

Absorbas min vortoj.
Blindiĝas pri sorto
forula, mi, ofte.

Kriu do laŭte,
mi aŭdu kaj haŭte
sentu, malsofte.

Glosoj:

aŭtobusa, ĉi tie: verkata en aŭtobuso
numero 106: eble mi havas 105 aliajn poemetojn melankoliajn, kun pento.
Eble ne. Mia buso allaboreja estas: numero 106.

el 210 PAŜOJ

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 17a kaj 00, la 25an de Novembro, 2005

Robert Roĵdestvenskij
El la poemo
210 PAŜOJ

La paco

Fortegaj prodoj vivas sur la Ter’.
Senĉese de mateno ĝis vesper’,
somere, vintre, tage kaj dum nokt’
ni portas ŝarĝon, pezan kiel rok’…
Trenante, lace portas ni sur dorsoj
la ŝarĝon de kvereloj kaj rimorsoj,
de longaj frostoj kaj esperoj vantaj,
de amikecoj fluaj kaj konstantaj,
de forpasintaj jaroj aventurojn,
de ies man’ kaj lipoj mildajn spurojn…
Do tiel ĉi. Sed ne pri tio temas!
Kutima ŝarĝo nin ne forte premas…
Krom tiu ŝarĝo, vere nur imaga,
ni portas pezon de danĝero plaga.
Po dudek tunojn portas ĉiuj ni!..
Ĉu vi ne scias fakton tiun ĉi?
Por vi agrablas vivo sen sufer’.
Sed intertempe sur malgranda Ter’
preparis oni tian municion –
pri ĝia kvant’ eĉ di’ ne havas scion!..
(Plulegu)

Laciĝo

Arkivita sub: Poezio — nicola je la 17a kaj 00, la 24an de Novembro, 2005

Robert Roĵdestvenskij
LACIĜO

La teron venis laco, neevitebla sufer’!..
Laciĝis naski soldatojn patrinoj de nia ter’!
Laciĝis ludkarte aŭguri, esperi en vana mistik’…
Bataluniformon kudri laciĝis vestofabrik’!
Al morta batalo flugi laciĝis potenca jet’!
Portadi tankojn surdorse laciĝis arbara vojet’!..
Laciĝo planedon katenas, sed mankas temp’ por ripoz’.
Eĉ maro apenaŭ tenas militajn ŝipojn dum kroz’!
Saporon de fera plago ne povas ĝi senti plu,
kaj kaŝi la submarinojn profunde en akva blu’!..
Laciĝis pro tondroj ĉielo, la tero nun lacas ĝis sven’ —
anstataŭ urboj — nur celoj situas sur ĝia eben’!..
Dum tiuj longaj jarmiloj eĉ stulta severa metal’
laciĝis esti armiloj por bruska senfina batal’!

(Presita en “Paco”, #6,1988)

El la rusa tradukis Valentin Melnikov

Ĉu vi pentas?

Arkivita sub: Kanzonoj — nicola je la 07a kaj 00, la 24an de Novembro, 2005

Ĝin kantas Persone.

Ĉu vi pentas?

muziko & teksto: Borje

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la rekrutad’ vi ja vere vervis
Tiam pensis vi “mi fariĝos viro”
Rampis kun fier’ tra la kot’ kaj ŝmiro
Ho! kia malbonŝanc’ startas nun milito
Ĉu surpriziĝas vi? Ha, kia hipokrito!
Nun pafas vi al land’ kie vi jam estis
Jes, vi vizitis ĝin, kaj vi tie festis en la I.J.K.

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la bombatak’ vi ja vere nervis
Nun malamikarme’ venas kun impeto
Saltu el la fosaĵ’ levu bajoneton
Fimalamiksoldat’ frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K.

Grava

Arkivita sub: Kanzonoj — nicola je la 17a kaj 43, la 23an de Novembro, 2005

Kantas Esperanto Desperado, muziko kaj teksto de Amiro (Amir HADZIAHMETOVIC).
Teksto inspirita de poemo ‘Bone estus ne rebati’ de József Attila, hungara poeto.

Aŭskultu ĝin!

Grava

Kiam estas ni, kiam estas ni batataj,
bone estus pli, bone estus ne rebati,
nek permane, nek pervorte, ne rebatu, amu forte (x2)

ĉar…Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

Kun animo mia, longe devus mi disputi,
al malbono fia, kiel agi ĉu rebati, sed
je l’ komenco estis vorto, ĝis la fino, ĝis la morto (x2)

Refreno:
ke…Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

pere de la lingvo esperanto
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

« La antaŭa paĝoLa sekva paĝo »